Kunsido pri la 30-jariĝo de Konsento en 1992

BY:Xie RuifengJuly 28, 2022


La 26-an de julio en Pekino okazis kunsido pri 30-jariĝo de la Konsento en 1992. Al la kunsido ĉeestis kaj parolis Wang Yang, konstanta komitatano de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ (la Komunista Partio de Ĉinio) kaj prezidanto de la Tutlanda Komitato de ĈPPIK (la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco). Li emfazis, ke antaǔenpuŝi pacan disvolvadon de la rilatoj inter la du bordoj de la Taiwan-a Markolo kaj pacan reunuiĝon de la patrujo estas la komuna volo de la tuta ĉina nacio, kaj estas la fundamenta deklaro de KPĈ por solvi la problemon pri Taiwan.


Wang Yang diris, ke oni persistas en la konsento, kio prezentas respekton al la popola volo de la dubordaj popolanoj, gardas la interesojn de dubordaj samlandanoj kaj protektas la fruktojn alportatajn de la paca disvolvado de dubordaj rilatoj. Oni volas, per plena sincero kaj laǔ plena forto, akiri pacan reunuiĝon, kaj volas, surbaze de la principo de unu Ĉinio, interparoli kun diversaj partioj, grupoj kaj personoj el la taiwan-a flanko pri politikaj aferoj kaj paca reunuiĝo de la patrujo. Oni bonvenigas kaj subtenas ajnan deklaron kaj akcelon, kio helpas disvolviĝon de dubordaj rilatoj kaj reunuiĝon de Ĉinio.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Jam eblas por ĵurnalistoj sin anonci al Ĉina Internacia Foiro por Komerco de Servoj_esperanto.china.org.cn

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat