【E-radio】Veturis la dekmila ĉin-eǔropa kargotrajno

BY:Liu ZijiaJuly 22, 2022


Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:


– Veturis la dekmila ĉin-eǔropa kargotrajno

– "La Zono kaj Vojo" ludas gravan rolon por ekonomia disvolviĝo de ASEAN-landoj

– Ripozejoj por ekspedistoj

– Xi Jinping letere respondis taiwan-ajn junulojn en forumo de junuloj de la du bordoj de Taiwan-a Markolo


La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!


– Veturis la dekmila ĉin-eǔropa kargotrajno


En marto 2011 ekfunkciis la ĉin-eǔropa kargotrajno el Chongqing de Ĉinio al Duisburg de Germanio, kaj en la 11-a de julio ĉi-jare ekveturis la dekmila kargotrajno. La veturado de kargotrajno jam fariĝis grava ponto por kunlaboroj inter Ĉinio kaj Eǔropo.


– "La Zono kaj Vojo" ludas gravan rolon por ekonomia disvolviĝo de ASEAN-landoj


La 13-an de julio Hoe Ee Khor, ĉef-ekonomikisto de la ASEAN+3 Makroekonomia Esplor-oficejo, diris, ke ASEAN-landoj estas grava parto de la ĉina iniciato "La Zono kaj Vojo", kaj la iniciato ludas gravan rolon por ekonomia disvolviĝo de ASEAN-landoj. Li diris: "La akiroj atingitaj de ASEAN-landoj kaj favoroj al ili multe dependas de la perspektivo de profundigo al la unuiĝo de ASEAN kaj Ĉinio."


– Ripozejoj por ekspedistoj


En la urbo Shenzhen de Ĉinio estas 753 ripozejoj por ekspedistoj kaj 47 por taksiistoj. Septembre 2021, la urbo lanĉis ampleksan sekurecan servon al ekspedistoj kaj taksiistoj, inkluzive de unujara asekuro kontraŭ akcidento. En ripozejo estas tabloj kaj seĝoj. Apud ili staras ŝranko, de kie oni povas aĉeti, per skano de dudimensia kodo, nudelojn, biskvitojn, mineralan akvon kaj aliajn produktojn.


– Xi Jinping letere respondis taiwan-ajn junulojn en forumo de junuloj de la du bordoj de Taiwan-a Markolo


La 11-an de julio ĉina prezidanto Xi Jinping letere respondis taiwan-ajn junulojn, kiuj partoprenis en la Forumo de Junuloj de la Du Bordoj de la Taiwan-a Markolo. En la respondo, Xi diris, ke la espero de landa kaj nacia estonteco estas metita sur la ŝultroj de junuloj, oni daǔre kreos bonajn kondiĉojn por interŝanĝoj kaj kunlernado de la junuloj de la du bordoj de la markolo kaj faciligos lernadon, dungiĝon kaj vivon por taiwan-aj junuloj. Oni esperas, ke junuloj de la du bordoj de la Taiwan-a Markolo kunlaboros, kaj la junularo havos aparte brilan rolon en la reprosperiĝo de la ĉina nacio. 


Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat