Guizhou: Loĝantoj riĉiĝas kaj ekologio boniĝas

BY:July 21, 2022

Inter la 3-a kaj 5-a de februaro 2021, prezidanto Xi inspektis Guizhou-provincon. Posttagmeze de la 3-a de februaro, en la placo de Huawu-vilaĝo en Bijie-urbo, li sendis novjaran bondeziron al ĉinoj el ĉiuj etnoj en kaj ekster la lando.


Ekde 2013, ĉina prezidanto Xi Jinping plurfoje donis instrukciojn al Guizhou-provinco, postulante, ke la urbo trovu novan vojon en prosperigo de okcidenta Ĉinio, faru novan progreson en la prosperigo de kamparo, kaptu ŝancojn kadre de la cifereca ekonomio, kaj akiru novajn atingojn en mediprotektado. Tiuj instrukcioj gvidas disvolvadon de la provinco.


Transloĝejo de Huawu-vilaĝo de Qianxi-urbo


Bijie-urbo de la provinco estis tipe malriĉa regiono en okcidenta Ĉinio. En 2020, Bijie sukcese forlasis malriĉecon. Nun prezidanto Xi zorgas pri ĝia prosperiĝo. Pro tio, la urbo fariĝis la unua loko vizitita de Xi en lia inspektado al Guizhou en februaro 2021.

 

Xu Lei, sekretario de loka komitato de kompartio en Huawu-vilaĝo de la urbo, diris, ke en la pasinta jaro la vilaĝo konstruis aŭtovojon longan je 8.4 kilometroj, du 10-kilovoltajn elektrajn dratojn longajn je 48.5 kilometroj, kaj starigis la platformon "cifereca vilaĝo" de 5G-tekniko, disvolvis negocon surbaze de plantado, bredado, hejmaj gastejoj kaj kampara turismo. Rezulte de tio, la pokapa disponebla enspezo de la vilaĝo kreskis al 19.3 mil juanoj (ĉ. 3 000 usonaj dolaroj).

 

Vilaĝanoj dancis en la placo de Huawu-vilaĝo la 6-an de junio 2021.


En la lastaj 10 jaroj, Guizhou preventis 43% aŭ 13.1 mil kvadratajn kilometrojn de ŝtona dezertiĝo. En 2021, la elcento de arbaroj de la provinco atingis 62.12%. La nombro de bonaeraj tagoj de ĉefaj urboj de la provinco atingi 98%. La akvo de ĉefaj riveroj de la provinco estas bona.


Pejzaĝo de Wujiangyuan


En 2022, kolektiĝas en Guizhou projektoj pri apliko de datumaro en fizika ekonomio. Inter ili, 401 estas avangardaj projektoj kaj 4 232 ekzemplaj projektoj. Estontece, la nombroj de la supre menciitaj projektoj kreskos respektive je 100 kaj 1 000, celante antaŭenpuŝi la aplikadon de datumaro al pli ol 2 000 kompanioj. Kiel la unua ŝtatnivela centra provzono pri datumaro, Gui'an-novdistrikto de Guiyang-urbo celas pligrandigi sian centran zonon de 22 kilometroj al 62 kilometroj.

  


Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat