Poŝtisto por montvilaĝoj

BY:gsyJuly 20, 2022




Ewu-a poŝtoficejo de Daxiagu-urbeto de Shanxi-provinco situas ene de Taihang-montaro, norda Ĉinio. Tie laboras Zhao Yuefang, kampara poŝtisto. Dum la lastaj 26 jaroj, li dissendis pli ol 800 mil leterojn, vojaĝinte pli ol 300 mil kilometrojn inter interkruciĝantaj montpintoj kaj sur zigzagaj montvojoj. Lia ĉiutaga laboro kunligas homojn en la montaro kun la ekstera mondo. 




Zhao fariĝis poŝtisto en la jaro 1996. Tiam li devis surŝultre kunporti poŝtaĵojn de supera poŝtoficejo al Ewu-poŝtoficejo por poste piedire sendi ilin. Dum la vojaĝo, li senĉese supreniris kaj malsupreniris montojn kun peza sako. Multaj poŝtistoj forlasis la postenon post kelkmonata laboro. Restas en la servo nur Zhao. En 2013, en Ewu oni konstruis vastan asfaltitan aŭtovojon pro disvolviĝo de turismo. En 2018, la loka poŝtkompanio provizis al li motorciklon kaj finiĝis la historio de leterportado per piedirado.



 

Redaktoro: Gao Shuyuan



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat