【E-radio】Urbaj interŝanĝoj pere de Esperanto inter Ĉinio kaj Japanio estis aprobita de ĝenerala konsulo de Ĉinio en Osako

BY:Liu ZijiaJuly 18, 2022


Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:


– Urbaj interŝanĝoj pere de Esperanto inter Ĉinio kaj Japanio estis aprobita de ĝenerala konsulo de Ĉinio en Osako

– En Jiangsu-provinco de Ĉinio estas tempo por elfosi lotusradikojn

– Ĝojindaj atingoj en protektado de antikvaĵoj en Shaanxi-provinco de Ĉinio

– "La Zono kaj Vojo" de Ĉinio estas desegnita por antaŭenigi disvolviĝon, interligon kaj kunlaboron


La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!


– Urbaj interŝanĝoj pere de Esperanto inter Ĉinio kaj Japanio estis aprobita de ĝenerala konsulo de Ĉinio en Osako


La 29an de junio, la urba registaro de Changzhou, en la provinco Jiangsu de Ĉinio, kaj la ĝenerala konsulejo de Ĉinio en Osako, Japanio, okazigis retan kunvenon por antaŭenigi kunlaborojn inter urboj de Ĉinio kaj Japanio. Xue Jian, ĝenerala konsulo de Ĉinio en Osako, aprobis la interŝanĝojn kaj kunlaborojn inter la Esperanto-asocioj de la ĝemelurboj Changzhou kaj Takacuki.


– En Jiangsu-provinco de Ĉinio estas tempo por elfosi lotusradikojn


La 7-an de julio en Qinli-vilaĝo de Jiangsu-provinco, orienta Ĉinio, kamparanoj elfosis la unuajn lotusradikojn por ilin vendi en merkato. En somero, tie maturiĝas pli ol 67 mil kvadrataj metroj da lotusradikoj.


– Ĝojindaj atingoj en protektado de antikvaĵoj en Shaanxi-provinco de Ĉinio


Shaanxi, unu el la luliloj de la ĉina nacio kaj ĉina civilizacio, posedas la atestojn de praa historio kiel Lantian-praulo, Banpo-ruino, Maǔzoleo de Huangdi kaj tiel plu, la ĉefurban historion de dek-kelkaj dinastioj kaj regnoj kaj la revolucion fare de la Komunista Partio de Ĉinio en Yan'an. La maǔzoleo, terakota armeo kaj Yan'an-turo ludas la rolon de spirita signalo por la ĉina nacio kaj ĉina revolucio.


– "La Zono kaj Vojo" de Ĉinio estas desegnita por antaŭenigi disvolviĝon, interligon kaj kunlaboron


Asim Iftikhar Ahmadm, proparolanto de la Pakistana Ministerio pri Eksteraj Aferoj, diris en gazetara konferenco reage al la partnereco por tutmonda infrastrukturo kaj investado, prezentita de Usono en la lastatempa pintkunveno de Grupo 7, ke la vasta partopreno de landoj en "La Zono kaj Vojo" montras gravecon de la tutmonda iniciato. Pakistano bonvenigas ajnajn planojn aŭ iniciatojn, kiuj povas esti lanĉitaj de aliaj landoj aŭ grupoj de landoj, provizantaj similajn ŝancojn por disvolviĝo, interligo kaj pli forta kunlaboro inter landoj kaj regionoj.


Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat