Ripozejoj por ekspedistoj

BY:July 15, 2022

Enirinte Baishizhou-vilaĝon de Nanshan-distrikto de Shenzhen-urbo, oni vidas sur la muro de iu helflava domo kortuŝan sloganon "ekspedistoj estas ĉiam bonvenigaj ĉi tie".


Tiu domo, kun preskaŭ 70 kvadrataj metroj, estas ripozejo por preskaŭ 800 ekspedistoj proksimaj. Tie ili povas ripozi, manĝi kaj trinki.



En la ripozejo en Xingfu-kvartalo de Shenzhen-urbo, tabloj kaj seĝoj estas metataj enorde. Apud ili staras ŝranko, de kie oni povas aĉeti, per skano de dudimensia kodo, nudelojn, biskvitojn, mineralan akvon ktp. "Ĉiutage mi kaj miaj kolegoj povas senpage akiri manĝaĵon por unu fojo", diris la ekspedisto Chen Wei.


En Shenzhen estas 753 ripozejoj por liveristoj kaj 47 por taksiistoj.


Septembre de 2021, Shenzhen lanĉis ampleksan sekurec-servon al ekspedistoj kaj taksiistoj, inkluzive de unujara asekuro kontraŭ akcidento.  


Chen Wei en laborado


"Kortuŝita de zorgoj de la urbo, mi volas ludi mian rolon en la urbo kaj transdoni al pliaj homoj tiun zorgon," diris Chen Wei.


"Mi tuj informas rilatajn respondeculojn de loĝkvartaloj per foto kaj lokalizo, kiam mi vidas neglatan vojon, malpuran kaj malordan angulon, riskon pro netaŭga uzo de elektro kaj malordan halton de bicikloj," Chen diris. La informado faciligas administrantojn rapide nuligi tiujn riskojn. Tio faciligas ne nur la vivon de la loĝantoj, sed ankaŭ laboron de la ekspedistoj.


Helpema ekspedisto Chen Wei, kiu jam faris pli ol 40 mil servojn, estis elektita kiel estro de la volontula teamo de la loĝkvartalo Longhua. Nun li kaj aliaj 63 membroj de la teamo jam raportis pli ol 289 latentajn danĝerojn.


Redaktoro: Gao Shuyuan



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat