Esperantistoj de Jiamusi vizitis tombon de Verda Majo

BY:July 13, 2022

La 9an de julio, por festi la Esperanto-tagon, esperantistoj de la urbo Jiamusi, la provinco Heilongjiang, okazigis serion da eventoj.



Ili vizitis la tombon de Verda Majo (1912-1947), fama japana esperantistino, kiu batalis por la liberigo de la ĉina popolo kaj forpasis en Jiamusi. S-rino Liu Xiumei rakontis pri la vivo de Verda Majo al novaj amikoj.




Post vizito, ili iris al la aktivejo de lokaj esperantistoj. S-ro Ye Baojun prezentis laborplanon pri la fondota Jiamusi-a Esperanto-Asocio. 


Nuntempe en Jiamusi funkcias reta kurso de Esperanto, en kiu junaj kaj maljunaj lernantoj aktive partoprenas.


Raportis Liu Xiumei kaj Zhou Hang

Redaktoro: Zhao Wenqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat