Urbaj interŝanĝoj pere de Esperanto inter Ĉinio kaj Japanio estis aprobita de ĝenerala konsulo de Ĉinio en Osako

BY:July 13, 2022

La 29an de junio, la urba registaro de Changzhou (la provinco Jiangsu), Ĉinio kaj la ĝenerala konsulejo de Ĉinio en Osako, Japanio, okazigis retan kunvenon por antaŭenigi kunlaborojn inter la urboj de Ĉinio kaj Japanio.



Xue Jian, ĝenerala konsulo de Ĉinio en Osako, diris, ke la urbo Changzhou havas fortan ekonomi-povon kaj solidan bazon por interŝanĝoj kun Japanio, kaj li estas optimisma pri la perspektivoj de kunlaboroj inter la du flankoj. La konsulo aparte aprobis la ĝemelurbojn Changzhou kaj Takacuki, espereble la interŝanĝo kaj kunlaboro de la du urbaj Esperanto-asocioj pliboniĝos. Changzhou-a Esperanto-Asocio estis fondita en 1985, post nelonge ĝi amikiĝis kun la Esperanto-Asocio de Takacuki. Danke al tiu rilato, la du urboj aktive interagadis. Finfine la du urboj ĝemeliĝis en 1987.




Raportis Zhang Changsheng

Redaktoro: Zhao Wenqi



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat