【E-radio】Ĉu la ĉina civilizacio havas nur 3 500 jarojn?

BY:Liu ZijiaJuly 11, 2022


Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:


– Publikigita la kvara volumo de Xi Jinping: Regado de Ĉinio en la lingvoj ĉina kaj angla

– Ĉu la ĉina civilizacio havas nur 3 500 jarojn?

– Okazis konferenco pri homaj kaj laboraj rajtoj en Xinjiang

– Malfermiĝis Hongkonga Palaca Muzeo


La novaĵojn laŭtlegas Rafael. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!


– Publikigita la kvara volumo de Xi Jinping: Regado de Ĉinio en la lingvoj ĉina kaj angla


La kvara volumo de la libro Xi Jinping: Regado de Ĉinio en la ĉina kaj la angla lingvoj estis eldonita de la Fremdlingva Eldonejo. La libro estas aĉetebla en Ĉinio kaj aliaj landoj. La plej nova volumo enhavas artikolojn de 109 paroloj kaj verkoj de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, de la 3a de februaro 2020 ĝis la 10a de majo 2022, kune kun 45 fotoj faritaj ekde januaro 2020. La volumo estas dividita en 21 sekciojn.


– Ĉu la ĉina civilizacio havas nur 3 500 jarojn?


Laǔ okcidentaj kriterioj, la ĉina civilizacio havas nur 3 500 jarojn. Tamen la projekto por trovi la originon de la ĉina civilizacio komencita en la 21-a jarcento jam konfirmis, ke "5 000-jara ĉina civilizacio" estas fakto laǔ serioj da gravaj arkeologiaj eltrovoj kaj sistemaj esploroj de diversaj scienc-sekcioj. Antaǔ ĉirkaǔ 8 000 jaroj, la regionoj sur la ĉina teritorio jam ekhavis rilatojn.


– Okazis konferenco pri homaj kaj laboraj rajtoj en Xinjiang


La 30-an junio okazis en Urumqi, ĉefurbo de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono en Ĉinio, konferenco kun la titolo "protektado de laborrajtoj kaj pli bona vivo por ĉiuj etnoj de Xinjiang", flanka evento okaze de la 50-a sesio de la Konsilio pri Homaj Rajtoj de UN, organizita de la Ĉina Fondaĵo por Antaŭenigo de Homaj Rajtoj kaj la Universitato de Xinjiang. La konferencon gvidis profesoro Zuliyati Simayi, vic-prezidanto de la universitato, kaj rete partoprenis fakuloj el tuta Ĉinio.


– Malfermiĝis Hongkonga Palaca Muzeo


La Hongkonga Palaca Muzeo malfermiĝis al la publiko en la 3-a de julio. En ĝi estas eksponataj pli ol 900 trezoroj elektitaj el la Imperiestra Palaco de Pekino, inkluzive de 166 unuagradaj ŝtatnivelaj antikvaĵoj, kiuj prezentas al la publiko la historion kaj kulturon de Ĉinio.


Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat