Ĉu ĉina Xia-dinastio ekzistas nur en mito?

BY:July 8, 2022

de Xu Hao


Yu (aǔ Yu la Granda) ĉiam estas rigardata kiel rolo en antikva mito de Ĉinio. Li kreis la unuan dinastion de Ĉinio -- Xia-dinastio. Ĉu la faroj de Yu estas registritaj aǔ estas nur fikciaj? Kvankam en klasikaĵoj antaǔ Qin-dinastio kaj skriboj sur bronzaĵoj de Zhou-dinastio troveblas la nomo de Yu, tamen ne estis rekta pruvo, ke Yu establis Xia-dinastion.


二里头遗址公园.png

Parko de Erlitou-ruino


Pri la ekzisto de Xia-dinastio oni devas peti helpon de arkeologio. Ekde 2006, arkeologoj faris fosadon en Yuhui-vilaĝo de Anhui-provinco kaj trovis tie grandan bazon por kulta platformo kun pli ol 2 000 kvdrataj metroj. Ĝi estas artefarita ejo kun speciala funkcio por alianc-starigo, taǔga por Yu kunvenigi regnajn gvidantojn; en ĝi estas 35 kavoj en unu vico, kun totala longeco de 50 metroj. Oni diris, ke ili estas kavoj por enmeti flagstangojn dum kunveno; samtempe, sciencistoj konfirmis, ke la ruino datiĝis de ĉirkaǔ 4 140 jaroj.


二里头遗址出土的绿松石龙形器复制品.jpg

Kopio de turkisa drakforma objekto elterigita en Erlitou-ruino


"Necesas diri, ke Erlitou-ruino jam atestas la kredindecon de Xia," diris Wang Wei, membro de la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj kaj ĉefa konsiliano de la Instituto de Arkeologio. "Laǔ la eltrovoj el Erlitou, ni povas vidi, ke de tiam jam estis konceptoj: starigi ĉefurbon en centra loko, elekti centran lokon por konstrui palacon, havi akson de urbo, kaj aperis adoro al drako kaj serioj da ritoj, kio forte disradiis al ĉirkaǔaj regionoj kaj formis la unuan 'dinastian etoson' en la historio de Ĉinio."


Wang Wei diris, ke laǔ la eltrovoj, inter la ĉefaj grenoj en la mondo, milio, mileo, rizo kaj sojfabo estas originaj ĉinaj plantaĵoj. Praaj ĉinoj kultivis rizon kaj ĝi nutras trionon de la monda loĝantaro. La teknikoj de agrikulturo kaj silk-teksado disvastiĝis al la korea duoninsulo kaj japana insularo, kaj atingis la Okcidentan Azion kaj Eǔropon tra la eǔrazia stepo. La farado de bronzaĵoj de la dinastioj Xia, Shang kaj Zhou disvastigita al la korea kaj japana regionoj helpis la naskiĝon de la epoko de la bronzo en Nordorienta Azio. 


Kiel la diraĵo de ĉina prezidanto Xi Jinping, la ĉina civilizacio estas longhistoria kaj riĉa, kaj ĝi estas aparta spirit-signalo por la ĉina nacio kaj fundamento de moderna ĉina kulturo, funkciante kiel spirita ligilo por tutmondaj ĉinoj kaj trezoro por novigo de la ĉina kulturo.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Shijiazhuang: Konservi pluajn komunajn spacojn por loĝantoj_esperanto.china.org.cn

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat