Okazis konferenco pri homaj kaj laboraj rajtoj en Xinjiang

| 2022-07-07
Bookmark and Share

La 30-an junio okazis en Urumqi, ĉefurbo de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono en Ĉinio, konferenco kun la titolo "protektado de laborrajtoj kaj pli bona vivo por ĉiuj etnoj de Xinjiang", flanka evento okaze de la 50-a sesio de la Konsilio pri Homaj Rajtoj de UN, organizita de la Ĉina Fondaĵo por Antaŭenigo de Homaj Rajtoj kaj la Universitato de Xinjiang. La eventon rete partoprenis fakuloj el tuta Ĉinio.



La konferencon gvidis profesoro Zuliyati Simayi, vicprezidanto de la Universitato de Xinjiang. "La atingoj de Xinjiang en antaŭenigo de homaj rajtoj estas mikrokosmo de la evoluo de la homaj rajtoj en Ĉinio, simbolo de progreso en la monda agado pri homaj rajtoj, kaj vera bildo de la plialtigo de vivnivelo de homoj de ĉiuj etnoj en Xinjiang", deklaris ŝi.


Zuo Feng, direktoro de la Centro pri Disvolvo kaj Interŝanĝo pri Homaj Rajtoj ĉe la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, rememoris la gravajn progresojn en infrastrukturo, vivkvalito kaj mildigo de malriĉeco en Xinjiang, kaj reagis al la usona akuzo pri "trudlaboro" en la regiono, atentigante, ke usonaj mensogoj kaŭzis humanitaran tragedion en Irako. Pli ol 90% de la amaskomunikiloj kun tutmonda influo apartenas al evoluintaj landoj, sekve estas malfacile aŭskultigi la voĉojn de disvolviĝantaj landoj, inkluzive de Ĉinio, internacie, sed la vero estas eterna, oni povas momente klopodi ĝin kaŝi, sed estonte ĉiuj konos ĝin.


Yao Qiang, prezidanto de la Universitato de Xinjiang, klarigis, ke homaj rajtoj estas esencaj kaj ĉiam estis traktataj kiel prioritato fare de xinjiang-a registaro, kiu devas observi la leĝojn de la Ĉina Popola Respubliko, kiuj garantias laborrajtojn al ĉiuj laboristoj kaj malpermesas trudlaboron. La Universitato de Xinjiang fondis Centron pri Esploro kaj Disvolvado pri Homaj Rajtoj por trejni altnivelajn fakulojn en Xinjiang kaj tiel kontribui por plua antaŭenigo de homaj rajtoj.


Sekve sep fakuloj prezentis esploroj kaj spertojn pri la temo de la konferenco. Wang Dong, plenuma direktoro de la Instituto por Tutmonda Kunlaboro kaj Interkompreno de la Pekina Universitato, prezentis homajn rajtojn kiel naturajn rajtojn, montrante, ke Ĉinio prioritatigas la protektadon de la homa vivo. Wang kritikis "homrajtan diplomation", kio fakte estas hegemoniilo uzata de disvolviĝintaj landoj por malhelpi la disvolvadon de la aliaj, kaj la intervenoj ĝis nun faritaj en la internaj aferoj de aliaj landoj sub la preteksto de protektado de homaj rajtoj nur kaŭzis suferojn kaj pligravigis la problemojn. En la specifa kazo de la onidiroj pri Xinjiang, Wang rigardas Ĉinion kiel la celon de malvarma milito elpensita de Usono por mobilizi moralan subtenon al sia klopodo haltigi la disvolviĝon de Ĉinio, ĉar Usono timas perdi sian hegemonion.


La brazilano Marco Fernandes, esploristo de la Trikontinenta Instituto, prezentis sian esploron pri hibrida milito. Unu el ĝiaj trajtoj estas la samtempa uzado de la tradicia gazetaro kaj sociaj retejoj por samtempaj kaj kunordigitaj atakoj en pluraj frontoj, celante redukti la reagokapablo de la atakita partio. Xinjiang estis preskaŭ nekonata en la okcidento, tio faciligis la disvastiĝon de onidiroj pri ĝi. Krome, kiam oni esploras pri Xinjiang en interreto, preskaŭ ĉiuj artikoloj estas en la angla aŭ tradukitaj el la angla de la ĉefaj amaskomunikaj grupoj ligitaj al la sama geopolitika akso. Kvankam la akuzoj pri malobservo de homaj rajtoj en Xinjiang ne havas sciencan bazon, tamen la algoritmoj de serĉiloj kaj sociaj retejoj estas uzataj por disvastigi ilin kaj samtempe eviti ampleksan cirkuladon de informoj, kiuj kontraŭdiras ilin.


Wang Yiwei, direktoro de la Instituto pri Internaciaj Aferoj de la Universitato Renmin de Ĉinio, prezentis ion pri la dialogo kaj politika kunordigo de Ĉinio kun la ok landoj apud Xinjiang por montri, ke Ĉinio donas prioritaton al kolektivaj interesoj, male ol la okcidento, kiu havas individuisman kulturon.


Rafael Henrique Zerbetto, ĵurnalisto de El Popola Ĉinio, prezentis informojn kolektitajn surloke en Xinjiang, substrekante la malaperigon de ekstrema malriĉeco en la regiono, plibonigon de profesia kvalifiko, disvolviĝon de infrastrukturo, industrio, agrikulturo kaj harmoniaj rilatoj inter malsamaj etnoj. Unu kotonrikolta maŝino produktata en Xinjiang faras la laboron de 1 200 homoj. Trudlaboro estas tro kosta por konkuri kun tiuj maŝinoj vaste uzataj en Xinjiang, kaj ĉi tiu datumo sufiĉas por rifuti la tezon pri trudlaboro en kotonkampoj. La maŝinoj uzataj en teksaĵindustrioj de Xinjiang havas altgradan aŭtomatigon, produktitaj laŭ normoj de Industrio 4.0 kaj industriaj aplikoj de interreto, sekve ili postulas malmultajn laboristojn, plejparto el ili teknikistoj aŭ fakuloj kun universitata diplomo. Xinjiang ludas esencan rolon en la disvolva strategio de Ĉinio, kaj la iniciato "La Zono kaj Vojo" alportas unikajn ŝancojn por la disvolvado de la regiono, kiu estis ege prospera en la tempo de la antikva Silka Vojo.


Zhang Jianjiang, dekano de la Jura Lernejo de la Universitato de Xinjiang, diskonigis la rezultojn de profunda esploro pri la reala dungo-situacio de homoj de ĉiuj etnoj en Xinjiang, montrante, ke la loka registaro je ĉiuj niveloj atingis rimarkindajn rezultojn en antaŭenigo de dungado, plene respektante la dezirojn de laboristoj, farante regulajn enketojn pri la situacio de laboro kaj dungado, kaj proponante servojn, kiel parto de sia klopodo garantii al lokaj laboristoj stabilan dungadon. Samtempe, la registaro alportis ŝancojn por profesia kvalifiko kaj dungo al homoj en malfavora situacio ĉe la labormerkato.


Laŭ Zoon Ahmed Khan, pakistana esploristo ĉe la Centro por Ĉinio kaj Tutmondiĝo, la disvolviĝo de Ĉinio estas inspiro por aliaj disvolviĝantaj landoj, kaj tio kaŭzas reagojn de la grandaj mondpotencoj, kiuj sin prezentas kiel morala aŭtoritato de la mondo, sed ne kapablas kontribui por solvi la problemojn de disvolviĝantaj landoj. La ideologia milito kontraŭ Ĉinio ne finiĝos baldaŭ, sed sudaj landoj kunigas plejparton de la monda loĝantaro kaj bezonas havi siajn postulojn plenumitajn.


Lin Fangfei, asistanta profesoro de la Lernejo pri Politika Scienco kaj Publika Administrado de la Universitato de Xinjiang, prezentis sian esploron pri la rolo de publika politiko en la dungiteco de handikapuloj en Xinjiang, emfazante la gravecon de subtena strukturo por helpi ĉi tiujn homojn konstrui siajn proprajn vivojn per sia propra laboro, por ke ili povu plene integriĝi en la socion kaj reakiri memfidon. Ĉi tio generas pozitivan efikon sur la vivoj de familioj kaj sur la tuta socio.


Joseph Olivier Mendo'o, kameruna esploristo ligita al la Lernejo de Internaciaj Studoj de la Pekina Universitato, prezentis siajn studojn pri batalo kontraŭmalriĉeco. Li klarigis, ke Ĉinio ellaboris ampleksan, diversecan kaj adapteblan modelon de batalo kontraŭ malriĉeco, kiu garantias la bazajn homajn rajtojn de la tuta popolo.


Tings Chak, esploristo de la Trikontinenta Instituto, klopodas kompreni, kion ekzakte homoj ekster Ĉinio, precipe en disvolviĝantaj landoj, volas scii pri Xinjiang. Ŝiaj esploroj evidentigas la bezonon de ampleksa studo pri mildigo de malriĉeco kaj antaŭenigo de homa bonfarto en Xinjiang, emfazante la gravecon de bazaj datumoj, detalaj intervjuoj kaj surloka esplorado, kun fokuso sur plibonigo de la vivkondiĉoj de virinoj kaj malplimultoj. Laŭ Tings, la esplorrezultoj ne devas havi kiel nura celo kontraŭbatali misinformadon, sed prefere stimuli pozitivan engaĝiĝon de aliaj landoj per alportado de kunlaboraj ŝancoj, kiel ekzemple interŝanĝoj de spertoj kaj ĉefe invitoj al eksterlandaj esploristoj, por ke ili venu al Ĉinio lerni pri la ĉinaj praktikoj surloke.


Raportis: Rafael Henrique Zerbetto




Shijiazhuang: Konservi pluajn komunajn spacojn por loĝantoj_esperanto.china.org.cn

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments