Ĉu la ĉina civilizacio havas nur 3 500 jarojn?

BY:Xie RuifengJuly 6, 2022

de Xu Hao


Serĉi originon estas la komuna aktivemo de la homaro. Wang Wei, membro de la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj kaj ĉefa konsiliano de la Instituto de Arkeologio, diris: "Kiom longa estas la historio de nia civilizacio kaj kiel ĝi evoluis paŝo post paŝo? Kiajn historiajn faktojn estas lernindaj kaj kien nia civilizacio iros en la estonteco? Ĉio ĉi estas sciinda por ĉiuj ĉinoj."


En la 20-aj jaroj de la pasinta jarcento, influita de histori-esplora penso el la okcidento, iuj diris, ke praaj dinastioj kiel Xia, Shang kaj Zhou estas nekredindaj, kio ŝancelis la kredon de ĉinoj pri sia 5 000-jara civilizacio. Laǔ la okcidentaj "kriterioj", la ĉina civilizacio havas nur 3 500 jarojn. Tamen la projekto por trovi la originon de la ĉina civilizacio komencita en la 21-a jarcento jam konfirmis, ke "5 000-jara ĉina civilizacio" estas fakto laǔ serioj da gravaj arkeologiaj eltrovoj kaj sistemaj esploroj de diversaj scienc-sekcioj.


相传河南安阳殷墟出土的刻辞卜骨 (摄影 滕言妍).jpg

Ostero kun vorterosignoj por divenado, elterigita el Anyang de Henan-provinco (Fotita de Teng Yanyan)


De kie venis Ĉinio? Kie estas la fonto de la ĉina nacio? Pluraj esploraj programoj atestas, ke Ĉinio havas milion-jaran homaran historion, 10 000-jaran kulturan historion kaj 5 000-jaran civilizacion.


Pri la origino de la civilizacio, arkeologoj diris, ke en neolitiko ekzistis sur la ĉina teritorio pluraj civilizacioj kun samnivela disvolveco, kaj la ĉina civilizacio "havas sian kernon kaj diversecon".


"Fakte, antaǔ ĉirkaǔ 8 000 jaroj, la regionoj sur la ĉina teritorio jam ekhavis rilatojn." Wang Wei diris, ke la formiĝo de la ĉina civilizacio estas procezo de diverseco al unuiĝo, ekzemple, en Xinglongwa-ruino de la Interna Mongolio, norda Ĉinio, elteriĝis jadaj ringoj, hakiloj, adzoj kaj ornamaĵoj je 8 000 jarojantaǔe, do de tiam jam ekzistas la koncepto, ke "jado estas bela", kaj en Hemudu-ruino de Zhejiang-provinco, orienta Ĉinio, elteriĝis 7 000-jaraĝaj jadaj ornamaĵoj, kies formoj estas samaj kiel tiuj de Xinglongwa. "Tio prezentas, ke kvankam la distanco estas granda, tamen inter ambaǔ lokoj certe estis rektaj kaj nerektaj kontaktoj jam en tiu epoko".


Wang Wei diris, ke arkeologiaj eltrovoj montras tion, ke antaǔ ĉirkaǔ 5 800 jaroj, en la regionoj ĉe okcidenta Liaohe-rivero, la Flava Rivero kaj la meza parto de Jangzio respektive aperis socia polusiĝo, kio estas spuro de komenciĝo de civilizacio. Antaǔ 5 500 jaroj, diversaj regionoj de Ĉinio sinsekve eniĝis en la periodon de regiona civilizacio, kaj finfine, dum interŝanĝoj kaj kunagoj, antaǔ ĉirkaǔ 4 300 jaroj, formiĝis unuiĝinta ŝtato kun centra regiono (inter la urboj Luoyang kaj Kaifeng, ĉe la meza kaj suba partoj de la Flava Rivero) kiel la kerno. 


仰韶彩陶盆摄影滕言妍.jpg

Pentrita ceramika pelvo el Yangshao-ruino (Fotita de Teng Yanyan)


Antaǔ 5 500 jaroj, pentritaj ceramikaĵoj de malfrua Yangshao-kulturo disvastiĝis ĉirkaǔen, kaj aperis ĉe Jangzio, la Flava Rivero kaj Liaohe-rivero, signifante influon kaj radiadon de la kulturo de meza Ĉinio. Wang Wei diris, ke antaǔ 4 300 jaroj, relative malprosperis la civilizacio ĉe la meza kaj suba fluo de Jangzio kaj daǔre leviĝis tiu de meza Ĉinio. "Ekzemple en Taosi-ruino de Shanxi-provinco, videblas elementoj el diversaj direktoj, la farado de kultaj ceramikaĵoj kaj ĉerkoj de suba parto de la Flava Rivero kaj jadoj de Liangzhu-ruino de suba parto deJangzio."


二里头遗址出土的青铜爵。摄影滕言妍.jpg

Bronza trinkujo el Erlitou-ruino (Fotita de Teng Yanyan)


En la sekva Xia-dinastio, la regiono de meza Ĉinio ne ĉesis ensorbi progresintajn elementojn de najbaroj. En la meza kaj malfrua periodoj de Xia-dinastio, formiĝis serio da ritoj, kiel en Erlitou. Samtempe, la farado de jadaj kultaj iloj kaj bronzaj ujoj de Erlitou forte influis la ĉirkaǔajn regionojn. Wang Wei diris: "La jadaj kaj eburaj kultaj iloj de Erlitou povas atingi marbordan regionon de sudorienta Ĉinio, la regionojn de nordokcidenta Ĉinio kaj tiujn de nordorienta Ĉinio, kaj eĉ influi la nordan parton de Vjetnamio tra Sanxingdui. Refoje, la disradiado de la civilizacio en meza Ĉinio temas ne pri iloj, nek armiloj, sed pri kultaj iloj kaj rilataj ritoj. Ja tio estas grava atesto pri tio, ke la dinastio en meza Ĉinio gvidas la progreson de civilizacio."


Iuj okcidentaj kleruloj diris, ke Ĉinio havas nur 3 000-jaran civilizacion, tio estas bazita sur la eltrovoj de Yinxu, ruino de Shang-dinastio, kiuj entenas konkretajn vortojn. Sed kiel oni povas trovi la historion neregistritan per vortoj? "Ĉio dependas de arkeologio." Wang Wei diris, ke arkeologiaj eltrovoj estas la ĉefa fonto por esplori Xia-dinastion kaj praajn periodojn antaǔ Xia-dinastio.


Redaktoro: Xie Ruifeng



Publikigita la kvara volumo de <em>Xi Jinping: Regado de Ĉinio</em> en la lingvoj ĉina kaj angla_esperanto.china.org.cn

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat