Shijiazhuang: Konservi pluajn komunajn spacojn por loĝantoj

BY:Gao July 6, 2022

Lastatempe, estis inaŭgurita sportoparko en Chang'an-distrikto de Shijiazhuang-urbo. Kun areo de 4.67 hektaroj, la parko havas du normajn basketbalejojn, tri duonterenajn basketbalejojn, du tenisejojn kaj naŭ tablotenisajn tablojn. Krome, estas zonoj speciale aranĝitaj por infanoj kaj maljunuloj. Ankaŭ estas 800-metra ronda kurejo kaj 350-metra promenejo.  


"Antaŭe, mankas al ni parkoj, verdejoj, ludejoj kaj aliaj publikaj spacoj. Nun la parko havas multajn funkciojn, kaj oni povas tie ekzerci sin post vespermanĝo," diris lokano Zhang Enmao.


La sportoparko estas parto de la programo por beligi la urbon. La programo limigas la areon por konstrui domojn kaj donas prioritaton al publikaj spacoj, konservante 60% de la spaco por protekti industrian restaĵon, instali publikajn distroekipaĵojn kaj starigi regionojn por aliaj funkcioj.


Jen parko novkonstruita en Chang'an-distrikto de Shijiazhuang-urbo


En la lastaj jaroj, Shijiazhuang estis en konstruado de novtipa urbanizo, kun pli ol 40 novig-programoj en la totala investo je 160 miliardoj da juanoj (ĉ. 23.8 miliardoj da usonaj dolaroj). Teroj malplenigitaj pro malkonstruado kaj kontraŭleĝa uzo estis unuavice uzataj por la publika spaco en kulturo, sporto, edukado, kuracado, distro, flegado de maljunuloj kaj parko.

 

Loĝantoj de Shijiazhuang ludantaj basketbalon en novkonstruita ludejo

 

Krome, la urbo planis konstrui sportejojn ĉirkaŭ loĝkvartaloj. Ĉi-jare la urbo konstruos pli ol 200 sportejojn, kaj ĝis nun pli ol 80 jam estis finkonstruitaj.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat