Xi Jinping faris paroladon por 25-jariĝo de reveno de Hongkongo al la patrujo

BY:Xie RuifengJuly 4, 2022

La 1-an de julio ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis la ceremonion por 25-jariĝo de la reveno de Hongkongo al la patrujo, en kiu John Lee Ka-chiu oficiale enoficiĝis kiel la sesa administra ĉefo de la Hongkonga Speciala Administra Regiono de Ĉinio. Xi Jinping faris paroladon.



Xi Jinping emfazis, ke en tiuj ĉi 25 jaroj, sub la kompleta subteno de la patrujo kaj sub la kuna klopodado de la hongkonga registaro kaj ĉiuj sociaj rondoj, la politiko "unu lando, du sistemoj" en Hongkongo ricevis plenan sukceson rekonatan de la tuta mondo. La politiko "unu lando, du sistemoj" estas multfoje ekzamenita en la praktikado kaj konformas al la esencaj interesoj de la lando, Hongkongo kaj Makao. Do ĝi estas firme gardata de la patruja popolo kun 1.4 miliardoj da loĝantoj kaj unuanime subtenata de la hongkongaj kaj makaaj civitanoj kaj ankaŭ ĝenerale akceptita de la internacia komunumo. Tiel bona sistemo devas esti daŭrigita, kaj ekzistas nenia kialo por ŝanĝi ĝin.



En la ceremonio, John Lee Ka-chiu faris ĵuron okaze de sia enoficiĝo. Sekve, la membroj de la administra konsilio de Hongkongo faris ĵuron okaze de enoficiĝo.


(el ĈRI)


Redaktoro: Xie Ruifeng




Xi Jinping: Hongkongo certe estos pli brila_esperanto.china.org.cn

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat