Abhisit Vejjajiva: nia celo estas doni bonkvalitan vivon al niaj popoloj

| 2022-07-01
Bookmark and Share

La 29-an de junio okazis en la tajlanda universitato Chulalongkorn forumo de junaj ĉinaj kaj tajlandaj gvidantoj sub la temo "kune konstrui komunan komunumon de Ĉinio kaj Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) kun komuna estonteco".

 

 



Dum la forumo, iama tajlanda ĉefministro Abhisit Vejjajiva faris prelegon kun la titolo "plivastigi kunlaboron inter Ĉinio kaj ASOAL -- antaŭenpuŝi pacon kaj stabilecon de la regiono". Li diris, ke junaj gvidantoj donos al homoj esperon antaŭenpuŝi disvolvadon de landoj. Alfrontante la mondon kun senprecedencaj ŝanĝiĝoj, oni trovas la gravecon de mond-nivela administrado el milito, internacia komerca konflikto kaj divido de vakcinoj de KOVIM-19. Egaleco kaj reciproka profito estas la ŝlosiloj de la nova sistemo de la mondo.


Estas atentinde por junaj gvidantoj, ke la mondo estas intense interligita pro "La Zono kaj Vojo". La celo de Ĉinio kaj ASOAL estas doni pli bonkvalitan vivon al iliaj popoloj. Oni kredas, ke multaj junuloj partoprenos en la kunlaboro inter tiuj landoj, por ke oni efektivigu la esperon de ĉina prezidanto Xi Jinping pri kunkonstruado de hejmlando paca, stabila, prospera, bela kaj amika.


Redaktoro: Gao Shuyuan 



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments