Eksterlernejaj kursoj de Pan Yulian

BY:Liu ZijiaJuly 1, 2022

En Shule-gubernio de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, Pan Yulian okazigis eksterlernejajn kursojn por pli ol 20 jaroj kaj volonte helpis lokajn geknabojn el diversaj etnoj.


Pan Yulian kaj lernantoj en Shule-gubernio de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono la 25-an de aprilo 2017.


En 1992, la 50-jara Pan Yulian en la loĝkvartalo Xinshiqu, kie multaj familioj estas malriĉaj, decidis helpi lokajn infanojn. La gepatroj, ricevintaj malmulte da eduko kaj okupataj pri laboro, havis nek la kapablon nek la tempon helpi siajn infanojn pri lernejaj hejmtaskoj. Pan malkovris, ke post lecionoj en lernejoj, senzorgaj geknaboj pasigas sian tempon grimpante arbojn kaj ludante en koto.   


Kun patro el la etno han kaj patrino el la etno ujguro, Pan estas unu el la malmultaj lokanoj, kiuj scipovas lingvojn de la du etnoj. En sia juneco, ŝi iam laboris kiel tradukisto kaj pro tio scias la gravecon de edukado.  


Por prizorgi tiujn infanojn, Pan starigis kurson en la plej granda ĉambro de ŝia loĝejo. Ekde tiam, ŝi kaj ŝiaj familianoj devis loĝi en la alia ĉambro dek-kvadrat-metra. Komence en la kurso estis kvin infanoj kaj poste dekoj da infanoj el kvin gradoj. Kelkfoje la ĉambro estis tiom plena, ke ili devis lerni sub la granda arbo de la korto. Pan instruis la ĉinan lingvon, matematikon kaj fremdan lingvon.


La kurso daǔris 27 jarojn ĝis la eksplodo de KOVIM-19. Nun en ŝia hejmloko, estas kajero kun informoj de pli ol 2 000 infanoj, kiuj lernis en ŝia kurso. Oni taksas, ke la geknaboj el ŝia kurso estas elstaraj en merito, konduto kaj kapablo.


Nova kursejo en Bowang-a kvartalo en Shule-gubernio en la 14-a de junio.


En la lastaj du jaroj, Pan, kies nuna aĝo superas 80 jarojn, haltigis la kurson pro malsano kaj la pandemio. Lastatempe, loka registaro konstruis novan kursejon por Pan. La kursejo havas lernoĉambron, ĉambron por distraj programoj kaj loĝdomon por Pan. Krome, la kursejo dungas novan instruiston por kulturi hobiojn de lernantoj, ekzemple danco kaj pentro.


En aliaj loĝkvartaloj kaj urbetoj de la gubernio, estis starigitaj similaj kursoj.



Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat