Esperantistoj renkontiĝis en Zhejiang

BY:July 1, 2022


La 24an de junio Zhejiang-a Esperanto-Asocio okazigis renkontiĝon en la urbo Hangzhou. Li Zhongmin faris prelegon "Esperanto en la interreta epoko". Okaze de la fondotago de la Komunista Partio de Ĉinio, li ankaŭ prezentis la rilatojn inter Esperanto-movado kaj la partio. Dum la renkontiĝo, sub la gvido de Li, esperantistoj lernis kanti la kanton "Vi kaj Mi". Fine ĉeestantoj vizitis lokan artgalerion.






Verkis Yin Lingping

Redaktoro: Zhao Wenqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat