Monda Forumo de Kanalurboj okazis en Yangzhou

BY:June 30, 2022

La 27-an de junio en la urbo Yangzhou de la provinco Jiangsu, orienta Ĉinio, okazis la Monda Forumo de Kanalurboj, sub la temo “Protektado de Heredaĵoj kaj Daŭripova Disvolvado de Kanalurboj”.



Multaj urboj tra la mondo estas famaj pro siaj kanaloj, kaj la Granda Kanalo de Ĉinio, enlistigita kiel Monda Heredaĵo de UNESKO, certe estas unu el la plej gravaj inĝenieriaj verkoj de antikveco, kunligante nordon kaj sudon.


Kiel kanalurboj povas antaŭenigi siajn altvalorajn heredaĵojn kaj atingi daŭripovon? Tiu temo estis traktita en la ses ĉefaj paroloj.


Unue parolis Shan Jixiang, la sesa prezidanto de la Palaca Muzeo, nuna prezidanto de la Palac-muzea Akademio, kaj prezidanto de la Ĉina Akademio pri Kulturaj Restaĵoj. Li diris, ke la kulturaj kaj naturaj heredaĵoj de la mondo ne apartenas al unu lando aŭ popolo, sed al la tuta homaro. Kiam tia koncepto estos profunde enradikiĝinta en la korojn de la homoj, la tradicia protekto de kulturaj restaĵoj nature moviĝos al la protekto de kulturaj heredaĵoj. Kiel transiri de konservado de antikvaj kulturaj heredaĵoj al protektado de vivantaj kulturaj heredaĵoj? Li prezentis ses aspektojn de tiu temo. La unua estas doni gravecon al la kulturaj elementoj kunkreitaj de homo kaj naturo. La dua estas samtempe protekti nemoveblaĵojn kaj historiajn kvartalojn. La tria estas priatenti la protekton de nuntempaj heredaĵoj. La kvara estas protekti kanalojn kaj areojn ĉirkaŭ ili. La kvina estas protekti la tradiciajn loĝejojn, longtempajn markojn kaj aliajn antikvajn konstruaĵojn, kiuj iam estis subtaksitaj. Kaj la sesa estas protekti grandan nombron da nemateriaj kulturaj heredaĵoj laŭlonge de la kanalo.


Pan Jiahua, membro de la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, alportis la "Solvon por Daŭripova Kundisvolvo de Urbo kaj Naturo" por diskuti la vojon de daŭripova disvolvo de kanala urbo. "La procezo de daŭripova disvolvo intime rilatas al urboj, sed urba disvolviĝo ankaŭ alportas konstantajn zorgojn kaj problemojn. Por solvi ĉi tiun problemon, ni devas plani aron da solvoj, kiuj kongruas kun la naturo." Ĉi-rilate, li proponis trinivelan solvon: "bazita sur la naturo", "utiligo de la naturo" kaj "aldoni valoron al naturo". Pan Jiahua klarigis, ke urbaj arbaraj parkoj, verdaj spacoj, akvosurfacoj ktp baziĝas sur la naturo, dum havenoj kaj akvovojoj, kiuj utiligas naturajn riverojn, utiligas la naturon. Artefaritaj kanaloj aldonas valoron al naturaj rimedoj, tiel ke surakva transporto kaj akvoprovizado aldonas valoron al naturo.



Rafael Henrique Zerberto, redaktisto de El Popola Ĉinio, parolis pri la graveco de kanaloj por kulturaj interŝanĝoj. En tiu parolo estis prezentita la laboro de la Pekina Esperanto-Asocio pri diskonigo de la Granda Kanalo en Tongzhou-distrikto de Pekino per esperantigo de animacio. Konklude, estis prezentita la spirito de la Granda Kanalo, karakterizita de kunlaboro kaj interŝanĝoj, kiel grava por traktado de la diferencoj inter Oriento kaj Okcidento: “La mondo devus esti kiel la Granda Kanalo, kunligante homojn kaj alportante prosperon al ĉiuj laŭlonge de siaj randoj.” Kultura diverseco ne estas malavantaĝo, sed komuna forto de la homaro, kiu permesas al ni trakti mondajn problemojn surbaze de malsamaj aliroj kaj vidpunktoj.


Paul Depra, urbestro de Breda en Nederlando, per videoligo diskonigis sian sperton pri protektado kaj daŭripova disvolvado de kanala kultura heredaĵo. "Breda kaj akvo estas nedisigeble ligitaj, kaj estas proksime rilataj al tradicia historio kaj kulturo (...) Por protekti kaj daŭripove plifortigi la kulturan heredaĵon de Breda, ni uzas akvon por fari urban disvolviĝon pli alloga por homoj, kiuj ŝatas vivi proksime de akvo." Breda renovigas siajn malnovajn kanalojn kaj samtempe disvolvas novajn urbajn areojn. "Ni volas restarigi 'novan Mark-Riveron' por plibonigi la vivokvaliton en la urbo, kaj la nova urbo estas akvocentrita, kiu disponigas loĝeblan kaj allogan medion por homoj, bestoj kaj plantoj."



Ding Digang, vicurbestro de la urbo Hangzhou en Zhejiang-provinco de Ĉinio, prezentis la hangzhou-an modelon por la protekto de la grandkanalaj heredaĵoj, kaj diskonigis siajn ideojn pri konstruado de la Nacia Kultura Parko. Hangzhou estas ĉe la kunligo de tri riveroj kaj estas suda fino de akvotransporta nabo, pro tio la urbo kaj la rivero estas interdependaj jam de jarmiloj, kaj tio estigis apartan vivstilon hereditan kaj disvolvitan de sinsekvaj generacioj. La famaj produktoj de Hangzhou estas troveblaj en la tuta mondo, ĝi estas la ekonomia arterio inter nordo kaj sudo, kaj ĝi ankaŭ estas loko por plurkultura integriĝo kaj fenestro por internacia interŝanĝo. Por protekti ĉi tiun belegan kulturan heredaĵon, Hangzhou kreis unikan "Hangzhou-an Modelon" kun protekta agentejo, loka regularo, speciala laborplano, grupo de esplorcentroj kaj grupo de precizaj rimedoj.


He Chunjun, membro de la Konstanta Komitato de la Urba Partia Komitato de Cangzhou kaj plenuma vicestro de la provinco Hebei, prezentis kazon pri protektado de kultura heredaĵo kaj daŭripova disvolvo de la Granda Kanalo en Cangzhou. "Ni sentas, ke la protektado kaj heredado de nemateriaj kulturaj heredaĵoj estas fundamenta por iliaj utiligo kaj disvolvado." Cangzhou enkondukis enketon pri kulturaj kaj nemateriaj heredaĵoj por ekplani kulturheredajn projektojn, estigi protektoliston kaj protekti la kanalon.


Chen Yang, plenuma vicprezidanto de Monda Kanalurba Organizo kaj prezidanto de Yangzhou-a Komitato de ĈPPIK (Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco), prezentis la progreson de Yangzhou en la lastaj jaroj pri efika uzo de siaj titoloj "Monda Kanala Ĉefurbo", "Monda Ĉefurbo de Manĝaĵoj" kaj "Orientazia Kultura Ĉefurbo", kaj ĝian klopodon por diskonigi la Kulturan Zonon de la Granda Kanalo kaj la nacian kulturon.



Raportis: Rafael Henrique Zerbetto




Tri fingrospuroj malkovras, kiu faris statueton antaŭ du jarmiloj_esperanto.china.org.cn

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat