La Hongkonga Palaca Muzeo malfermiĝos en la 2-a de julio. En ĝi estos eksponataj pli ol 900 trezoroj elektitaj el la Imperiestra Palaco en Pekino, inkluzive de 166 unuagradaj ŝtatnivele antikvaĵoj, kiuj prezentos al la publiko la historion kaj kulturon de Ĉinio.

Blankglazura porcelana kapkuseno el Ding-forno de Norda Song-dinastio (960-1127)

Emajla porcelana vazo de Qing-dinastio (1616-1911)

Teleroj kun diverskoloraj glazuraĵoj de Qing-dinastio

Kolorglazura plata kruĉo de Qing-dinastio

Blankglazura botelo kun ajloforma kapo kaj ornamita per ruĝa glazuro, farita en Ming-dinastio (1368-1644)

Lagenarioforma botelo kun surglazuraj koloroj de Qing-dinastio

Blankglazura statueto de Bodidarmo el Ming-dinastio
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
