Mi kreas belecon al socio per surmura pentrado

BY:June 28, 2022

En Yongsheng-gubernio de Yunnan-provinco, estas juna pentristo ŝatata de vilaĝanoj, kiu faras pentradon sur muroj de vilaĝoj por publika bono. Li nomiĝas Liu Zhicheng. Li faris pli ol 20 pentraĵojn sur la muroj de kelkaj vilaĝoj de Chenghai-urbeto (lia naskiĝloko) kaj Sanchuan-urbeto. Lia arto aldonis pompajn kolorojn al la vilaĝoj. Rilataj videaĵoj estas disvastigataj interrete, kaj tio allogas turistojn. Nun Liu Zhicheng jam estas fama, sed li ne fieriĝis. Li diris: "Dankon al nia epoko, ke mi, ordinarulo, havas ŝancon stari sur tiom grandan scenejon, ludi mian propran rolon kaj krei belecon al la socio."










Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat