La 18an de junio, instruistoj de la elementa lernejo Baiyangshujie de la urbo Taiyuan, la provinco Shanxi, okazigis Esperantan kurson en la infana centro de loka loĝkvartalo.
Okaze de la Patrotago, la instruisto enkondukis la vorton "patro" kaj profesajn vortojn, ekzemple "kuracisto", "laboristo" kaj "instruisto". Infanoj lernis kiel diri "feliĉan patrotagon". La interesa kaj amuza kurso multe plaĉis al la infanoj.
Dum pli ol dek jaroj la elementa lernejo Baiyangshujie aktive antaŭenigas Esperantajn kursojn kaj akiris subtenon de eduka administracio kaj loka komunumo. Nun Esperanto ne nur fariĝis la nomkarto de la lernejo, sed ankaŭ estas konata de multaj lokanoj. Dum la kurso la televid-stacio de la urbo Taiyuan faris rektan elsendon.
Raportita de Xing Qishuang
Redaktoro: Zhao Wenqi
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat