【E-radio】Preskaŭ 13 000 novaj restaĵoj trovitaj en oferfosaĵoj de Sanxingdui

BY:June 20, 2022



Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

 

– Preskaŭ 13 000 novaj restaĵoj trovitaj en oferfosaĵoj de Sanxingdui


– Unua ĉirkaŭ-dezerta fervojo en Xinjiang de Ĉinio


– Muzeo en metrostacio


– Ĉinio akiris grandan atingon en verda disvolviĝo

 

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

 

– Preskaŭ 13 000 novaj restaĵoj trovitaj en oferfosaĵoj de Sanxingdui

 

La 13-an de junio la Instituto de Kulturaj Restaĵoj kaj Arkeologio de Sichuan publikigis la novajn arkeologiajn rezultojn de Sanxingdui. Ekde 2020, la instituto, kune kun universitatoj kaj aliaj sciencaj institucioj, faras elfosadon en la oferejo de Sanxingdui. Ĝis nun, preskaŭ 13 000 restaĵoj estis elfositaj en la ses oferkavoj, el kiuj 3 155 estas relative kompletaj.

 

– Unua ĉirkaŭ-dezerta fervojo en Xinjiang de Ĉinio

 

La 16-an de junio ekfunkciis la fervojo inter Hotan kaj Ruoqiang en okcidenta Ĉinio, kio markas plibonigon de la fervoja reto de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono. Samtempe, tio signifas formiĝon de la unua ĉirkaŭ-dezerta ring-fervojo -- kun totala longeco de 2 712 kilometroj ĉirkaŭ la dezerto Taklamakan. Longa je 825 kilometroj kun planita rapideco je 120 kilometroj hore, la fervojo kunligas la urbon Hotan en la okcidento kaj la gubernion Ruoqiang en la oriento. Dum la fervoja konstruado, oni plantis herbojn kaj arbojn en la regiono de 5 000 kvadrataj metroj kiel kontraŭventajn ŝirmilojn por la fervojo.

 

– Muzeo en metrostacio

 

Okazas la ekspozicio "Renkontiĝi kun la muzeo Prado" en la metrostacio Fuhuayuan de la 9-a linio en la urbo Chengdu. La hispana muzeo Prado elektis 29 reprezentajn pentraĵojn kaj eksponas iliajn imitaĵojn laǔ la originala grandeco al la publiko. La ekspozicio daǔros ĝis la 9-a de aǔgusto kaj celas nuligi la distancon inter eksponaĵoj kaj la publiko.

 

– Ĉinio akiris grandan atingon en verda disvolviĝo

 

La 15-a de junio estas la Nacia Tago de Malalta Ellasado de Karbona Dioksido de Ĉinio. Verda disvolviĝo estas unu el la kampoj, kiuj kreskigis feliĉon de ĉinoj. Laǔ donitaĵoj, en 2020 la ellasado de karbona dioksido estis reduktita je 48.4% kompare kun tiu de 2005, kio superas la celon promesitan al la internacia komunumo, pri reduktado inter 40 kaj 45%. Krome, en 2021 la ellasado de la lando daŭre malpliiĝis je 3.8% kompare kun 2020.

 

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat