La 13-an de junio la Instituto de Kulturaj Restaĵoj kaj Arkeologio de Sichuan publikigis la novajn arkeologiajn rezultojn de Sanxingdui. Ekde 2020, la instituto, kune kun la Pekina Universitato, Sichuan-a Universitato kaj aliaj sciencaj institucioj, starigis teamon por fari elfosadon en la oferejo de Sanxingdui. Apud la oferkavoj kun la numeroj unu kaj du trovitaj en 1986, ili trovis ses aliajn oferkavojn, kun la numeroj tri ĝis ok, kiuj aperis antaŭ ĉirkaŭ 3 000 jaroj. Ĝis nun, preskaŭ 13 000 restaĵoj estis elfositaj en la ses oferkavoj, el kiuj 3 155 estas relative kompletaj.
Bronza birdo eltrovita en la oka oferkavo de Sanxingdui
Bronza kapo fotita en la oka oferkavo de Sanxingdui
En la oka oferkavo de Sanxingdui oni purigas la bronzaĵon.
Bronza kapo en la oka oferkavo de Sanxingdui
Testud-dorseca bronzaĵo en la sepa oferkavo de Sanxingdui
Bronza altaro en la oka oferkavo de Sanxingdui
Redaktoro: Zhao Wenqi
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat