Sanĝiĝo de templo por tri famaj literaturistoj

BY:June 16, 2022

La 8-an de junio, ĉina prezidanto Xi Jinping vizitis Sansuci, memoriga templo kaj iama loĝejo de tri famaj literaturistoj, Su Xun kaj liaj du filoj -- Su Shi kaj Su Zhe -- el la dinastio Norda Song (960-1127), en Meishan-urbo de Sichuan-provinco, por informiĝi pri protektado de historiaj kaj kulturaj heredaĵoj. 



La loĝejo estis transformita al templo en la dinastio Yuan (1206-1308). Pro daǔraj plivastigo kaj riparo, ĝi okupas pli ol 666.7 kvadratajn metrojn kaj estas konata templo kaj ĝardeno en meza Sichuan-provinco. Enirinte la korton, oni povas vidi du ginkojn aĝajn je pli ol 600 jaroj, banjanon miljaraĝan, antikvan puton, lageton por lavi inkŝtonon kaj aliajn objektojn uzitajn de la familio Su. En la templo estas konservataj pli ol 10 mil antikvaĵoj kaj dokumentoj.


 

Ekde 2013, Meishan donas pli da atendoj al protektado kaj heredado de la tradicia ĉina kulturo. En la 20-a de aprilo 2013 okazis tertremo, kaj la templo suferis grandan damaĝon. Oni metis ĝin en la unuan grupon de antikvaĵoj, kiuj ricevas rekonstruadon kaj riparadon. Finfine ĝi konservas la originalan aspekton.

 


En 2014, estis finkonstruita la Dongpo-a Marĉej-parko, kiu okupas 2 milionojn da kvadrataj metroj. Nomoj por la 13 pontoj en la parko estas laǔ la rakontoj aǔ verkoj de la tri literaturistoj. En julio 2017, kiam Sichuan lanĉis programon por novigi heredadon de la kulturo de historiaj famuloj, Su Shi (Su Dongpo) estis enlistigita al la unua grupo de 10 historiaj famuloj.



 

En januaro 2018, UNESKO donis al la templo premion pri protektado de kultura heredaĵo pro ĝia kontribuo en la diskonigo de la ĉina kulturo.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan 





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat