La Esperanto-muzeo en Zaozhuang estas fondita de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj Zaozhuang-a Universitato. Ĝi situas en Zaozhuang-a Universitato, la provinco Shandong, kun la celo protekti kaj heredi Esperantan kulturon. Kiel internacia konservejo, ĝi kombinas la funkciojn de kolektado, prezentado, plurmedia interago kaj akademia studado.
Jen kelkaj kolektaĵoj de la muzeo

Kio Estas Socialismo, eldonita en Nederlando 1912

Ĉina Esperanta revuo La Voĉo de la Popolo, eldonita en 1914

Esperanto-lernolibro, eldonita de la Ŝanhaja Esperanto-Asocio en 1915

Esperanta versio de La Komunista Manifesto, eldonita de SAT en 1923

La romano Nova Tasko, ĉinigita de Cicio Mar (Ye Junjian) en 1939, temas pri la Kontraŭjapana Rezistmilito.

Ĉina Kantaro pri la Kontraŭjapana Rezistmilito, eldonita en 1942

La revuo Ĉina Esperantisto, eldonita en 1944

En Ĉinio Batalanta, verkita de Verda Majo en 1945

La unua numero de Popola Mondo, oficiala revuo de la Ŝanhaja Esperantista Ligo, eldonita en 1949

Esperanto-ĥina Vortaro, eldonita de la Esperantista Grupo de Ŝanhajo

Afiŝo de la 9a Internacia Esperanto-Kongreso de SAT en 1929

Foto de Esperanto-kurso de la Pekina Instruista Universitato en 1934

Glumarko de la 7a Internacia Kongreso de Esperanto en 1911

Esperantaj poŝtmarkoj de Sovetunio en 1926

Poŝtkarto kun skribaĵo de L. L. Zamenhof en 1913

Foto donacita de Wang Shichang, pekina Esperanto-lernanto, al rusa instruisto en 1923

Memor-monero omaĝe al Zamenhof, lanĉita en la 15a UK en 1923
Redaktoro: Zhao Wenqi
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
