【E-radio】 Tri ĉinaj astronaǔtoj eniĝis en kernan modulon Tianhe

BY:June 14, 2022


 

Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:


– Tri ĉinaj astronaǔtoj eniĝis en kernan modulon Tianhe


– Trovita fosilio de dinosaǔro, kiu vivis antaǔ pli ol 125 milionoj da jaroj

 

– Dezerta pejzaĝo allogis turistojn

 

– Komenciĝis tutlanda enirekzameno por universitatoj

 

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

 

– Tri ĉinaj astronaǔtoj eniĝis en kernan modulon Tianhe

 

Post kiam la kosmoŝipo Shenzhou-14 kupliĝis kun la ĉina kosmostacio, la ĉinaj astronaǔtoj eniĝis en la orbitan kajuton de la kerna modulo Tianhe. Je la 20-a horo kaj 50 minutoj de la 5-a de junio, ĉinaj astronaǔtoj Chen Dong, Liu Yang kaj Cai Xuzhe laǔvice eniĝis en Tianhe. La tri astronaǔtoj plenumos siajn taskojn laǔplane.

 

– Trovita fosilio de dinosaǔro, kiu vivis antaǔ pli ol 125 milionoj da jaroj

 

La muzeo de Bayannur en Interna Mongolio, anoncis la malkovron de kompleta fosilio de dinosaǔro. Laǔ la formo de ĝia skeleto, oni supozas, ke ĝi estas igvanodonto. La gubernio Urad Houqi en la nordokcidenta parto de Interna Mongolio estas konata kiel hejmloko de dinosaǔroj. Laǔ la estro de la muzeo, la fosilio datiĝas de pli ol 125 milionoj da jaroj. Surbaze de ĝia grandeco, oni konkludis, ke ĝi estas plenkreskulo.

 

– Dezerta pejzaĝo allogis turistojn

 

Dum la feritagoj de la Drakboata Festo, la vetero en la urbo Dunhuang de la provinco Gansu estis bona. La dezerta pejzaĝo allogis multajn turistojn, kiuj vizitis la Lunarkan Fonton. En la vidindejo, homoj spertis sursablan glitadon kaj glisadon en aero kaj spektis drakdancan prezenton.

 

– Komenciĝis tutlanda enirekzameno por universitatoj

 

La 7an de junio komenciĝis tutlanda enirekzameno por universitatoj en Ĉinio. Laŭ statistiko de la Ĉina Ministerio de Edukado, ĉi-jare 11.93 milionoj da lernantoj anoncis sin por la ekzameno. En sia libro Regado de Ĉinio (Xi Jinping: Regado de Ĉinio), ĉina prezidanto Xi Jinping klarigas, ke homaj rimedoj estas esencaj por nacia disvolvado, pro tio Ĉinio kreas etoson favoran al novigo per trejnaj, dungaj, instigaj kaj konkuraj mekanismoj por malkovri talentulojn kaj disvolvi iliajn talentojn.

 

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat