Kamparanoj kunportantaj agrikulturajn produktojn al proksimaj bazaroj
Loko por agrikulturaj produktoj en vagono
Negoc-traktado
La trajno 5652/1 inter Kunming (en Yunnan-provinco) kaj Hongguo (en Guizhou-provinco), sudokcidenta Ĉinio estas malrapida trajno. La linio longas je 261 kilometroj, liganta 6 staciojn kaj 10 haltejojn. La tuta vojaĝo bezonas pli ol 5 horojn kaj kostas 36.5 juanojn (ĉ. 5.5 usonaj dolaroj). La vojaĝbileto inter du plej proksimaj stacionoj estas 4 juanoj (ĉ. 0.6 usonaj dolaroj). En junio, maturiĝas legomoj, fruktoj kaj fungoj. Kamparanoj veturas trajne al najbaraj bazaroj por vendi siajn agrikulturajn produktojn. La vagonaro ja fariĝis moviĝanta merkato, ĉar fojfoje negocoj estas farataj antaŭ atingi cellokojn.
Redaktoro: Gao Shuyuan
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat