Prezidanto Xi Jinping alvokas konstrui belan Ĉinion

BY:June 9, 2022


La 4an de junio ĉina prezidanto Xi Jinping urĝis klopodojn por konstrui belan Ĉinion, en kiu homoj kaj la naturo kunekzistas harmonie, kaj pli multe kontribui al komuna konstruado de pura kaj bela mondo.


Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn en gratula letero al la Nacia Okazaĵo de la Media Tago, okazigita en Shenyang, ĉefurbo de la ĉina nordorienta provinco Liaoning.


Xi diris, ke la ekologia medio estas fundamento por ekzistado kaj disvolviĝo de homoj, kaj konservi bonan medion estas la komuna aspiro de popoloj de ĉiuj landoj.


Xi diris, ke Ĉinio atribuis fundamentan gravecon al ekologia progreso kaj faris fundamentan, pioniran kaj longtempan laboron de post la 18a Nacia Kongreso de KPĈ. Li emfazis, ke jam realiĝis historiaj, transformaj kaj ampleksaj ŝanĝiĝoj.


Xi akcentis, ke en la nova vojaĝo de konstruado de moderna socialisma lando, Ĉinio konservos la strategian decidon pri akcelado de ekologia progreso, antaŭenigos ampleksan verdan transformiĝon de ekonomia kaj socia disvolviĝo kaj kunordigos klopodojn por regado de poluo, ekologia protekto kaj respondo al klimatŝanĝiĝo.


Xi alvokis komunan kaj solidan agadon de la tuta socio por protekti la medion kaj postlasi belan patrujon kun blua ĉielo, verda tero kaj klara akvo por venontaj generacioj.


(el ĈRI)

Redaktoro: Gao Shuyuan





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat