Prezidanto Xi Jinping prizorgas tagmanĝon de infanoj

| 2022-06-08
Bookmark and Share

"Ni devas liveri nutraĵojn aǔ nutraĵ-pakaĵojn al lernantoj en malriĉaj regionoj por ke ili kresku sane," emfazis ĉina prezidanto Xi Jinping en la Nacia Konferenco pri Higieno kaj Sano en aǔgusto 2016. Dek milionoj da lernantoj en kamparo profitis el la programo.


La 15-an de aprilo 2019, ĉina prezidanto Xi Jinping vizitis elementlernejon en Zhongyi-urbeto de shizhu-a tu-a aǔtonoma gubernio en Chongqing, sudokcidenta Ĉinio. Li eniris la manĝejon de la lernejo por informiĝi, kiom da nutraĵ-subvencio lernantoj ricevis kaj kontrolis la higienan kondiĉon. Li ankaǔ diris al respondeculoj kaj instruistoj meti en la unua loko la kvaliton de manĝaĵo kaj garantii sekurecon en lernado, loĝado kaj manĝaĵo al lernantoj.


Lernantoj dum tagmanĝo en Furong-a Lernejo en Shazhou-vilaĝo de Hunan-provcinco, sudorienta Ĉinio la 4-an de januaro 2022


Yanchi-gubernio en Wuzhong-urbo de Ningxia-a Huj-a Aǔtonoma Regiono efektivigas programon pri plibonigo de nutraĵoj kaj liveras senpagan tagmanĝon al kamparaj kaj handikapaj lernantoj. (Fotita en la 26a de novembro 2019)


En Tongren-urbo, oni starigis kontrol-sistemon pri nutraĵo al lernantoj. Per tiu sistemo, oni povas monitori la produktadon kaj liveradon de manĝaĵo. Jen laboranto de legom-kompanio dum enskribado de informoj pri kvalifikitaj legomoj antaǔ liverado. (Fotita en la 21a de majo 2019)

 

Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments