Akordiono: muzikilo tre ŝatata en Ĉinio

BY:June 2, 2022

En Brazilo kaj ŝajne plejparto de la landoj de Eŭropo kaj Ameriko, homoj apenaŭ konas la ĉinan muzikon. Kiam temas pri la tradicia ĉina muziko, oni substrekas la tradiciajn ĉinajn muzikilojn, kaj kiam temas pri nuntempa ĉina muziko, homoj troigas la rolon de c-pop. Sed jam dum miaj unuaj semajnoj en Pekino mi rimarkis, ke multaj ĉinoj ŝatas iri al parkoj por muziki kiel hobio, kaj inter la muzikiloj ludataj de ili mi ofte vidas gitaron, akordionon, tirharmonikon kaj saksofonon. Aparte agrablan rememoron mi havas de mia unua vizito al la Ĉiela Altaro, kune kun Rikardo, amiko el Kolombio, kiu tiam estis en Pekino por specialiĝi pri la tradicia ĉina medicino. Vesperiĝe ni alproksimiĝis al kelkaj muzikistoj ludantaj sub ĉinstila pavilono, unu el ili havis akordionon, la aliaj havis tradiciajn ĉinajn  instrumentojn, kaj ilia sono estis tre agrabla. Subite kelkaj homoj aliĝis kaj kantis kun ili. Ili komencis ludi faman italan kanton, kaj en tiu momento iu preterpasanto venis al nia grupo por kanti kun la aliaj, kaj lia voĉo impresis ĉiujn!



Tempo pasis kaj mi daŭre vidas homojn ludantajn akordionon en pekinaj parkoj. Ĝi estas tre populara en Ĉinio. Tiom populara, ke estas eĉ muzeoj dediĉitaj al tiu ĉi instrumento, kaj antaŭ unu jaro mi vizitis du el ili, en la urboj Tacheng kaj Ili de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono.


La populareco de akordiono en Xinjiang aparte surprizis min, ĉar dum mia unua vojaĝo al la regiono mi restis nur en la sudo, ĉe la dezertoj Gobio kaj Taklimakan, kaj tie dutar -- ujgura kordinstrumento -- estas multe pli populara ol ajna alia muzikilo. Sed en norda Xinjiang estas alia situacio, tie troviĝas multe pli bunta etna diverseco kaj akordiono fariĝis kerna elemento de tiu kultura riĉeco. Komence mi supozis, ke la muzikilo populariĝis en norda Ĉinio ĉefe pro influo de rusoj kaj tataroj, kiuj de pluraj generacioj vivas tie, sed fakte akordiono havas pli profundajn radikojn en la lando: la tradicia ĉina muzikilo sheng-o estas konsiderata praversio de la moderna akordiono, kiu jam en antikveco kreis la bazon por la populariĝo de akordiono en la lando.


Ĉe la pordo de Tacheng-a Akordiona Muzeo estas eksponata sheng-o. Tio montras, ke akordiono ne estas fremda en la ĉina muziko. Krom kolektaĵoj el la tuta mondo, la muzeo ankaŭ havas kelkajn specialajn eksponaĵojn, kiel la plej granda akordiono en la mondo, certigita de Guinness, kaj akordionoj uzitaj de famaj muzikistoj.


Akordionisto ludas en la hejmo de tatara familio en Tacheng.


Tiu muzeo estis fondita en 2015, havas la areon de 500 kvadrataj metroj kaj pli ol 900 akordionojn. La eksponataj akordionoj venis el pluraj landoj, inter ili estas Ĉinio, Italio, Germanio, Rusio kaj Ukrainio. Tiu muzeo havas du fortajn punktojn. Unu estas la eksponaĵoj, aranĝitaj por rakonti la historion de la muzikilo kaj ĝia diverseco: tie estas argentina bandonio, rusa tirharmoniko, koncertino kaj raraj muzikiloj el malsamaj markoj kaj epokoj, inkluzive de belaj rusaj, belorusaj kaj ukrainaj tirharmonikoj manfaritaj de metiistoj kaj bele ornamitaj. La alia estas tio, ke muzikistoj vestitaj en la tradiciaj etnaj vestaĵoj tie ludas malsamspecajn akordionojn por ke la publiko komprenu la diferencojn inter iliaj sonoj, kaj ankaŭ iom koncertas akompanataj de kantistoj, kiuj kantas en malsamaj lingvoj.


La muzeo en Ili havas historion eĉ pli interesan, ĉar ĝia bazo estas la persona kolekto de Aksander Zazurin, loka rus-etna ĉino. Naskiĝinta en 1958 en la familio de muzik-amantoj, li ekde infaneco amas muzikon kaj frue lernis ludi plurajn muzikilojn, kaj akordiono fariĝis lia plej ŝatata. Kiam li estis 10-jara, li kutimis ludi akordionon kune kun sia patro, kaj 15-jara li eklernis akordion-riparadon. Poste, kiam li estis 40-jara, li ekstudis muzik-verkadon kaj verkis plurajn ruslingvajn kantojn, inter ili estas "Ili-rivero" kaj "Mi amas mian patrujon".


Aleksander Zazurin


Heredanto de la tekniko pri ludado de rusa tirharmoniko, agnoskata kiel heredanto de nemateria kulturo de Xinjiang, Alexander en 2002 ludis kune kun la fama ĉina akordion-majstro Zhang Zhiqiang. Post la koncerto, Zhang deklaris: "S-ro Alexander neniam studis akordionon en konservatorio, sed li ludas ĝin pli bone ol ajna specialisto."


Alexander ankaŭ estas fama akordion-riparisto kaj pro tio li ricevas vizitojn de akordionistoj kaj akordion-ŝatantoj el Ĉinio kaj aliaj landoj, kiuj petas lin ripari akordionojn. Li samtempe fariĝis kolektanto de akordionoj kaj akiris multajn el la tuta mondo. Subtenata de la loka registaro, li fondis la muzeon, kiu allogas multajn vizitantojn.


Loĝanta en pluretna urbo, Alexander scipovas la lingvojn rusa, ĉina, ujgura, kazaĥa kaj ŝibea. Kun aliaj 12 akordionistoj, ĉiu el aparta loka etno, li fondis akordionistaron, kiu fojfoje kunludas en la muzeo.


Ŝlosilingo en formo de akordiono atestas la popularecon de tiu muzikilo en Ĉinio.


Pasintjare, post publikigi artikolojn pri miaj vizitoj al tiuj muzeoj, mi ricevis reagojn de legantoj el pluraj landoj, kiuj faris interesajn komentojn pri siaj personaj rilatoj kun tiu muzikilo, kaj ĝia graveco por la muziko kaj ankaŭ la ekonomio de siaj landoj. Mi aparte memoras, ke italino demandis, ĉu mi vidis akordionon de la marko Savona, produktita en ŝia hejmurbo, kaj jes, en ambaŭ muzeoj troviĝas akordionoj de tiu marko. Alia interesa komento venis de leganto el Rusio, kiu klarigis la diferencojn inter rusa tirharmoniko kaj moderna akordiono.


Tiel mi rimarkis, kiom populara estas akordiono en tiom da landoj tra la mondo. Akordiono alproksimigas la popolojn.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat