23-jarulino laboras alte

BY:June 2, 2022


23-jarulino Shi Mingjun populariĝas. Ŝi estas elektristo el la teamo por ekzameni superalttensiajn dratojn en Hubei-provinco. Tuj post kiam ŝi fariĝis la ununura elektristino en la teamo, ŝi kunportante sakon pezan je pli ol dek kilogramoj laboris por tri sinsekvaj tagoj kun siaj kolegoj en la alteco de 80 metroj. Multaj retumantoj aplaŭdas ŝin.





Ŝi diris, ke ŝi estis tre sportema en infaneco. Post elekto de la fako pri elektroniko en universitato, ŝi atendis labori ĉe alteco. Parolante pri la estonteco, ŝi diris: "Mi volas multe ekzerci min kaj lerni. Se mi havos ŝancon, mi volas stari pli alte kaj provi pli malfacilan taskon."


Redaktoro: Yu Ronghua





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat