Biciklado fariĝas nova vivstila tendenco de ĉinoj

BY:June 1, 2022


Biciklado fariĝas nova modo en Ĉinio. Pli kaj pli da homoj rigardas ĝin kiel popularan libertempan agadon kaj sporton.


Pro la trafiklimigoj kreitaj en la pandemio de KOVIM-19, multaj lokanoj uzas biciklon kiel gravan transportilon en mallongdistancaj vojaĝoj.


Lastatempe kelkaj pekinaj metrostacioj estis fermitaj por redukti disvastiĝon de la viruso, kaj mallongtempe luprunteblaj bicikloj fariĝis tre popularaj inter navedantoj.


Biciklado estos nova modo. Kun pliboniĝo de malrapidaj trafik-sistemoj en urboj, verda kaj malaltkarbona maniero de transportado estos plu antaŭenigita.


Redaktoro: Liu Zijia





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat