Ĉinio estas unu el gravaj fortoj en packonservado de UN

BY:May 30, 2022

La 4-a packonserva taĉmento de Ĉinio al Sud-Sudano kuracis lokanojn.


Ekde aprilo 1990 Ĉinio sendis preskaŭ 50 mil membrojn de packonservaj taĉmentoj por plenumi 25 packonservajn taskojn de la Unuiĝintaj Nacioj en pli ol 20 landoj kaj regionoj, inkluzive de Kamboĝo, Demokratia Respubliko Kongo, Liberio, Sudano, Libano, Kipro, Sud-Sudano, Malio kaj Centr-Afriko. 16 ĉinoj dediĉis siajn vivojn en tiuj taskoj. Nun 2 240 ĉinaj packonservantoj servas en sep lokoj, inkluzive de la ĉefsidejo de la Unuiĝintaj Nacioj.


Wu Qian, estro de inform-sekcio kaj proparolanto de la Ĉina Ministerio de Nacia Defendo, diris, ke ĉinaj packonservantoj ĉiam memoras sian respondecon kaj tenas al si la konceptojn konservi la mondan pacon kaj kontribui al la konstruado de la homara komunumo de komuna estonteco. Ili fariĝis grava forto de UN pri packonservado.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat