【E-radio】Ĉinio posedas 18 Monde Gravajn Agrikulturajn Hered-sistemojn

BY:May 27, 2022



Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

 

– Ĉinio posedas 18 Monde Gravajn Agrikulturajn Hered-sistemojn

– Plantado de mangrovo en Hainan de Ĉinio

– Reĝaj lotusoj en Xishuangbanna de Ĉinio

– Publikigita listo pri bestospecioj de Ĉinio en 2022

 

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

 

– Ĉinio posedas 18 Monde Gravajn Agrikulturajn Hered-sistemojn

 

Lastatempe la Organizo pri Nutrado kaj Agrikulturo de Unuiĝintaj Nacioj aprobis 3 ĉinajn tradiciajn agrikulturajn sistemojn kiel Monde Gravajn Agrikulturajn Hered-sistemojn. Ili estas la te-produkta sistemo en Anxi de Fujian, la stepa nomad-sistemo de Ar Horqin de Interna Mongolio kaj la shexian-a sekeja ŝton-terasa sistemo. Ĝis nun Ĉinio posedas 18 Monde Gravajn Agrikulturajn Hered-sistemojn.

 

– Plantado de mangrovo en Hainan de Ĉinio

 

Por plibonigi la marbordan medion en la urbo Wanning de la provinco Hainan, Ĉinio oni plantis mangrovon ĉe la maro en la lastaj jaroj. Ĝis nun oni havas pli ol 165.3 hektarojn da mangrovo.

 

– Reĝaj lotusoj en Xishuangbanna de Ĉinio

 

Reĝaj lotusoj allogas vizitantojn en la Tropika Botanika Ĝardeno Xishuangbanna sub la Ĉina Akademio de Sciencoj en Yunnan-provinco, sudokcidenta Ĉinio. La ĝardeno komencis enkonduki semojn de reĝaj lotusoj el tropikaj regionoj de Sud-Ameriko en 1963. Nun la planto fariĝis la ĉefa allogaĵo de la ĝardeno. La plej bona tempo por admiri ĝin estas de junio ĝis oktobro.

 

– Publikigita listo pri bestospecioj de Ĉinio en 2022

 

La 22-an de majo, estis publikigita listo pri bestospecioj de Ĉinio en 2022. Estas en la listo 138 293 specioj kaj subspecioj. Kompare kun tiu de la pasinta jaro, 10 343 specioj kaj subspecioj estas aldonitaj. En sia libro Regado de Ĉinio (Xi Jinping: Regado de Ĉinio), ĉina prezidanto Xi Jinping klarigas, ke naturo estas pli ol beleco, ĝi estas la bazo de nia estonta disvolviĝo, kaj ni devas konservi ekosistemojn por garantii la bonfarton de ontaj generacioj.

 

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat