Kulturado de semoj revenigitaj el kosmo

BY:May 26, 2022


Ĉinaj esploristoj komencis kulturi la 12 000 semojn, kiuj estis revenigitaj de la kosmoŝipo Shenzhou-13.


La semoj de luzerno kaj aveno kaj ankaŭ fungoj estis elektitaj de esplorinstitucioj pasintjare. La 16-an de aprilo ili estis kunportitaj de Shenzhou-13 post ses-monata restado en la kosmo.


Tiaj eksperimentoj estis faritaj en ĉiuj misioj por la projekto de la ĉina kosmostacio. Miloj da agrikulturaj semoj kaj mikroboj el 88 organizoj estis kunportitaj kosmen kaj revenigitaj al la Tero per la kosmoŝipoj Shenzhou-12 kaj Shenzhou-13.


Esploristoj el M-Grass, teknika kompanio en la Interna Mongolio de norda Ĉinio, komencis eksperimentojn pri kulturado de ses herbsemoj el Shenzhou-13.


Liu Siyang, altranga esploristo de la kompanio, diris, ke post plua selekto kaj plantado, superaj specoj de la semoj estos uzataj por ekologia restarigo kaj konstruado de urbaj vidindaĵoj.


Redaktoro: Liu Zijia





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat