Belega ligna biblioteko en dong-a urbeto

BY:May 26, 2022


Troviĝas ligna biblioteko en la centra elementlernejo de la urbeto Pingtan, Tongdao-a Dong-etna Aǔtonoma Gubernio de la provinco Hunan, Ĉinio.



Malfermita en oktobro 2021, la domo kombinas tradician dong-etnan teknikon pri lignaj konstruaĵoj. La 180-kvadratmetra konstruaĵo konservas 13 mil librojn donacitajn de ĉiuj kampoj.




En la centra element-lernejo, 90% da lernantoj estas lasitaj tie de siaj gepatroj, kiuj laboras for de la hejmoloko. La biblioteko donas alian elekton al la infanoj ol ludi per poŝtelefono.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat