Kial Ĉinio daŭre bezonas nul-KOVIM-politikon?

| 2022-05-25
Bookmark and Share

La strategio de Ĉinio por kontraŭbatali la pandemion estas bazita sur kvarfaza protokolo: socia izoliĝo (enhejmiĝo kaj kvaranteno), amastestado, spurado de kazoj kaj kuracado de la infektitoj. Bazita sur la 76-taga sperto de Ĉinio en Wuhan, tiu politiko montriĝis sukceso kaj originis la "nul-KOVIM-politikon". Ĉiu loko en Ĉinio laŭbezone adaptis tiun strategion al siaj propraj kondiĉoj, sed la celo estis ĉiam la sama: nuligi la kazojn de KOVIM-19.



En la dua semestro de 2020, novaj kazoj de KOVIM-19 apenaŭ ekzistis en Ĉinio, homoj sentis sin sekuraj kaj povis libere ĝui la vivon. Tio permesis revigliĝon de la ĉina ekonomio, kaj turismo rapide renormaliĝis. La nul-KOVIM-politiko pruviĝis sukcesa, kaj Ĉinio regis la epidemion antaŭ ol la ekapero de vakcinoj. Cetere, en tiu jaro, Ĉinio estis la nura inter la grandaj ekonomioj de la mondo, kies MEP kreskis. 


En 2021, Ĉinio alfrontis la defion inokuli vakcinojn en sia populacio de 1.4 miliardoj da homoj kaj samtempe provizi vakcinojn kaj ingrediencojn por ĝia produktado al aliaj landoj. Ŝajnis, ke la pandemio estis proksime al la fino, kaj la sukceso de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj 2022 kronis la sukceson de nul-KOVIM-politiko.


Krizo en Ŝanhajo


Surbaze de la nunaj sciencaj datumoj kaj la antaŭvido pri la estonteco, evidentiĝis jam delonge, ke ne eblos estingi la viruson kaj la homaro devos kunvivi kun ĝi. Ekzemple, la fruaj variaĵoj ne sukcesis infekti dufoje la saman homon pro la protekto kreita de antikorpoj. Omikrono jam adaptiĝis al tio, kaj tra la mondo multaj homoj infektiĝis de ĝi du- aŭ tri-foje: per etaj mutacioj ĝi malutiligas la antikorpojn kaj reinfektas homojn. Tiel populariĝis tra la mondo la nocio, ke la homaro devos "kunvivi kun la viruso".



Ŝanhajo delonge havas fortajn rilatojn kun aliaj landoj, kaj komence de la 20-a jarcento fremdaj potencoj devigis Ĉinion cedi al ili vastajn areojn de la urbo -- la famaj koncesiaj kvartaloj, kiuj daŭre konservas fremdan arkitekturon. Tie oni facile vidas eksterlandanojn babilantajn fremdlingve en lokaj restoracioj, kiuj vendas tipajn pladojn de eŭropa kuirarto. Ŝanhajo estas la plej internacia urbo en Ĉinio kaj la unua ĉina urbo, kiu alprenis la strategion "preciza regado".

 

Anstataŭ iom post iom adapti sian politikon laŭ la loka realo, sen ignori la lecionojn lernitajn de pasintaj spertoj, Ŝanhajo decidis rapide alpreni strategion similan al tiu uzata en aliaj landoj. Tio klarigas, kial ĉijaraj eksplodoj de KOVIM-19 en Ĉinio daŭris averaĝe 30-35 tagojn, dum en Ŝanhajo la situacio fariĝis multe pli serioza. Libere cirkulanta sen spurado, la viruso disiĝis tra la urbo kaj kaŭzis 87 mortojn en unu semajno, kontraŭ nur sep en la pasintaj du jaroj.

 

Laŭ esploro de la universitato Fudan de Ŝanhajo, se Ĉinio nun forlasos la nul-KOVIM-politikon, tio kaŭzos ĉirkaŭ 1.6 milionojn da mortoj, kio ekvivalentas la sumon de ĉiuj forpasoj pro KOVIM-19 en Brazilo kaj Usono dum la tuta pandemio! La esploristoj ankaŭ klarigas, ke se Ĉinio nun mildigos la kontraŭepidemiajn politikojn, la lando estos severe trafita de omikrono.


La vakcina defio


Kvankam plejparto de la ĉina loĝantaro estas komplete vakcinita, tamen maljunuloj rezistas al ĝi: inter homoj pli-ol-60-jaraj, 42 milionoj ankoraŭ ne ricevis la unuan dozon, kaj pli ol 100 milionoj ne akceptis la duan aŭ la trian. Plejparto de 87 homoj, kiuj mortis pro KOVIM-19 en Ŝanhajo inter la 17-a kaj la 23-a de aprilo, estis pli-ol-85-jaraj, preskaŭ neniu el ili estis vakcinita.

 


Vakcini maljunulojn estas prioritato de la Nacia Komisiono pri Sano ekde la komenco, sed ili devas memvole akcepti la vakcinon. Kial ili rifuzas ĝin?

 

Alireblo ne estas la problemo. La registaro jam enkondukis diversajn strategiojn por faciligi la aliron al vakcinoj, kiel moveblaj vakcinejoj kaj mendoservoj, kiuj alportas la vakcinojn al loĝkvartaloj kaj eĉ al la domoj de maljunuloj. La malfacilo estas konvinki homojn, ke ili bezonas la vakcinon.

 

"Kvankam ili neniam estis medicinaj laboristoj, ili kredas, ke ili estas pli bone informitaj ol ni," klarigis Chen Wenmin, respondeculo pri preventado de malsanoj en loĝkomunumo de Kantono. Klopodante konvinki maljunulojn akcepti la vakcinon, li ofte aŭdas "mi scias, ke tio, kion vi diras, ne estas ekzakte tiel."

 

La bonaj rezultoj de Ĉinio en regado de la pandemio estas alia faktoro: multaj maljunuloj rifuzas la vakcinon, ĉar ili sentas sin sekuraj, dum aliaj diras, ke ili ĉefe restas hejme, do ne estas eksponataj al la viruso. Cetere, multaj el ili havas malsanon aŭ submetiĝis al operacio, kaj timas flankan efikon de la vakcino.

 

Tiuj, kiuj volas la vakcinon, unue devas trapasi kontraŭindikan kontrolon, sed la protokolo ne estas tre klara. Ekzemple, 53.2% de pli-ol-60-jaruloj en Ĉinio havas altan sangopremon laŭ studo de 2015. Kiam surloka sangoprema kontrolo donas rezulton pli altan ol 160/100 mmHg, kuracisto kutime proponas al la paciento reagendi la inokuladon, ne gravas ĉu la kondiĉo estas kronika aŭ portempa. Kuracistoj scias, ke la kontraŭindiko ne estas alta sangopremo, sed malstabila sangopremo. Multaj maljunuloj forgesas engluti siajn medikamentojn kaj pro tio havas malstabilan sangopremon. "Fakte, nur unu speco da homoj ne povas akcepti la vakcinon -- tiu, kiu havas alergion al ĝiaj komponantoj," diris Tao Lina, sperta pri vakcina popularigo.

 

Kiam la inokulo de vakcino okazas, dum la paciento estas en la komenca stadio de iu malsano, oni tuj suspektas, ke la malsano estas kaŭzita de la vakcino. Kiam tio okazas, kuracisto kontrolas la kazon kaj raportas, ĉu temas pri flanka efiko de la vakcino. Se jes, la paciento ricevas kompenson. Sed multaj familianoj rifuzas akcepti la veron kaj kredas sian propran opinion, ke se unu evento okazis post alia, nepre estas ligo inter ambaŭ. Pro tio, medicinaj laboristoj ankaŭ trovas maljunulojn, kiuj volas akcepti la vakcinon, sed iliaj familianoj ne permesas pro onidiroj pri iu, kiu malsaniĝis pro la vakcino.


Ĉu videblas lumo fine de la tunelo?



La medicinaj teamoj batalantaj la viruson en Wuhan, komence de 2020, devis trakti tute novan malsanon. Inter multaj kuraciloj kaj teknikoj, teamoj, kiuj provis trakti la malsanon per la ĉina tradicina medicino (ĈTM) havis la plej bonajn rezultojn. Ekde tiam, ĉinaj kuracistoj ne hezitis alpreni ĈTM-n kontraŭ KOVIM-19, kaj la praktiko disiĝis en Ĉinio kaj ankaŭ eksterlande. Komence de majo, ĉinaj sciencistoj registris patenton de cefaraltino (cepharalthine), substanco trovebla en herbo uzata en ĈTM. Esploroj montris, ke ĝi malhelpas la koronviruson sin ligi al homa ĉelo.


Ĉinio ne povas forlasi nul-KOVIM-politikon en proksima estonteco. Unuflanke, la lando bezonas alfronti la defion vakcini maljunulojn, kaj tiu defio estas ja grandega. Aliflanke, disvolvado de novaj kuraciloj povas malfermi novajn eblecojn.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments