【E-radio】Ĉina ekonomio revigliĝos post mallongtempa influo de epidemio

BY:May 20, 2022


Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

 

– Publikigita artikolo de Xi Jinping pri gravaj teoriaj kaj praktikaj demandoj koncernaj al disvolviĝo de Ĉinio

– Ĉina dekjarulino famiĝis pro sia lerteco en kuirado

– Ĉina arkeologio en nova epoko gajnas pli da atentoj

Ĉina ekonomio revigliĝos post mallongtempa influo de epidemio

 

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

 

– Publikigita artikolo de Xi Jinping pri gravaj teoriaj kaj praktikaj demandoj koncernaj al disvolviĝo de Ĉinio

 

Artikolo de ĉina prezidanto Xi Jinping estis publikigita en la 16a de majo en la gazeto Qiushi. La artikolo klarigas, ke necesas ĝuste kompreni kaj kapti la strategiajn celojn kaj praktikojn por atingi komunan prosperon, kio estas esenca postulo de socialismo kun ĉinaj trajtoj.

 

– Ĉina dekjarulino famiĝis pro sia lerteco en kuirado

 

Sun Jiarui, 10-jara lernanto de la Elementa Lernejo Outang en Wuxi de Jiangsu-provinco, famiĝis pro sia lerteco en kuirado. Sun eklernis kuiradon kiam ŝi estis okjara. Nun ŝi scipovas kuiri pli ol 50 pladojn. La lernejo ĵus inaŭguris kuirejon, kie estos unu aktivaĵo ĉiusemajne, kaj samklasanoj de Sun sekvos ŝin por lerni kiel kuiri kelkajn simplajn pladojn.

 

– Ĉina arkeologio en nova epoko gajnas pli da atentoj

 

En la lastaj jaroj ruinoj kiel Liangzhu, Erlitou, Sanxingdui kaj aliaj altiris atentojn de la publiko. Arkeologio populariĝas en Ĉinio. Konataj aŭ nekonataj "naciaj trezoroj" fariĝis publikaj fokusoj. Disvolvado de arkeologi-tema turismo instigas lokajn registarojn doni pli da atento al protektado de heredaĵoj, kaj samtempe disvastigas sciojn pri la evoluo de ĉina civilizo.

 

– Ĉina ekonomio revigliĝos post mallongtempa influo de epidemio

 

La 16an de majo fakulo diris, ke la ĉina ekonomio espereble pliboniĝos ĉi-monate malgraŭ malfortaj komercaj donitaĵoj en aprilo. La ekonomio revigliĝos pro pliiĝo de hejmaj elspezoj kaj forta subteno de fiksaj investoj en la sekvaj monatoj. Fu Linghui, proparolanto de la Nacia Buroo de Statistiko, diris en gazetara konferenco en Pekino la 16an de majo, ke kvankam la ekonomiaj aktivecoj de Ĉinio estis severe trafitaj de la epidemio en aprilo, tiu influo estos portempa.

 

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat