Zongzi-o de makaa restoracio Lanxiangge

BY:May 20, 2022


En la makaa strato Xinbutou situas Lanxiangge, kantona restoracio kun historio de preskaŭ 60 jaroj. La restoracio ĉefe servas matenmanĝojn kaj tagmanĝojn.



La restoracio estas tre pupulara, ĉar ĝi liveras bonkvalitajn manĝaĵojn kaj teon kontraǔ malalta prezo. En la plej okupata tempo, la tri-etaĝa restoracio povas akcepti 200-300 homojn samtempe. Tiukaze, oni eĉ konsentas kunhavi la saman tablon kun nekonatuloj por manĝi.


Unu el la plej ŝatataj tradiciaj manĝaĵoj de la restoracio estas zongzi-o. "Ĉiujare antaǔ la Drakboata Festo, en la unua etaĝo ni haltigas servon por konservi zongzi-ojn tie," klarigis mastro de la restoracio Chen Zhiwei. Pro kreskantaj mendoj, ili ekfaras zongzi-ojn du monatojn antaǔ la festo. Dum la festo, la restoracio funkcias ĝis la 21-a horo ĉiutage kaj dekmiloj da zongzi-oj estas vendataj.


La restoracio famiĝas, precipe post la reveno de Makao al la patrolando. "Multaj turistoj el aliaj lokoj de Ĉinio vizitas Makaon kaj helpas la ekonomian disvolviĝon de Makao," diris Chen Zhiwei.



Lanxiangge havas zongzi-ojn kun pli ol 10 farĉoj, ekzemple, ovoflavo, pork-ventro, verda fabo, lardo ktp. La plej granda zongzi-o pezas pli ol 500 gramojn. La prezo varias inter 2 kaj 12 usonaj dolaroj.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat