Banĝo Esperanto, unua Esperanta bita albumeto de Armel Amiot

| 2022-05-19
Bookmark and Share

Armel Amiot disvolvis tiun ĉi muzikprojekton dum sia lernado de Esperanto, sekve la tekstoj de liaj kantoj estas tre simplaj kaj facilaj, eĉ komencantoj komprenas ĝin. Tio estas la unua avantaĝo de tiu ĉi albumeto, kiu estas tre taŭga por prezenti Esperantan muzikon al komencantoj.



La simplaj frazoj kun limigita vortprovizo tamen ne signifas, ke la kantoj estas malaltkvalitaj. Amiot lerte uzis la lingvajn ilojn disponeblajn por komencanto kaj sukcesis disvolvi tekstojn pli altnivelajn ol tiuj de multaj "kantoj por komencantoj". Pliboniĝos lia lingva lerteco, kaj la tendenco estas, ke li disvolvos lirike pli riĉajn kantojn por venontaj albumoj en Esperanto.


En tiu ĉi sestraka albumeto, Amiot ludas kun la perkutisto kaj drumisto Denis Lainé kaj la kontrabasisto Damien Bravo. La kantoj esence temas pri amo, apartiĝo kaj sopiro, temoj kiuj tre bone kongruas kun la akordoj de la banĝo de Amiot.


La unua kanto "Ĉio Estas Amo" estas simpla kaj samtempe profunda, kun milda melodio kaj teksto pri amo. En la kompleksa realo kie ni vivas, tiu ĉi kanto montras al ni la esencan aferon: ĉio estas amo. Vivo estas ja simpla, ĝi konsistas de amo kaj revoj. Estas ni, kiuj komplikas ĝin kaj malbeligas la mondon.


"Mi Memoras" havas iom malgajan melodion, kvazaŭ tiu angoro travivita de homoj dum la enhejmiĝo pro la pandemio. Ĝia teksto temas pri memoroj pri belaj sunplenaj tagoj kaj sonĝoj pri la amata homo.


"Nova Ĝojo" ŝajnas esti natura sinsekvo de "Mi Memoras": ja ni ĉiuj, post longa tempo rigardante la mondon tra la fenetro de niaj loĝejoj dum la pandemio, nun pli valorigas tiujn simplajn momentojn de ĉiutaga vivo. Simplaj ĉiutagaĵoj, kiel iri surstrate kaj babili kun homoj, subite ĝojigas nin multe pli ol antaŭe.


La lasta kanto de tiu ĉi bitalbumeto "La Nokta Trajn'" estas adiaŭa kanto kiu uzas la trajnon kiel simbolon de io, kio apartigas geamantojn. Kiu el ni neniam spertis tion? Vivo estas plena de adiaŭoj, kaj ankaŭ Amiot bezonas adiaŭi siajn aŭkultantojn ĝis la venonta koncerto aŭ albumo.


La aliaj du kanzonoj estas "Danci kun Vi" kun gaja kaj danciga melodio, kaj "La Vespera Vento" pri la manko de amatulo. Per tiu ĉi sestraka bitalbumeto, Armel Amiot alportas al la Esperanta publiko belecon de banĝoludado kaj invitas nin repensi pri nia vivstilo kaj graveco de amo. Ĝuu vian tagon, ĉar iam la nokto venos kaj la nokta trajn' foriros.


En la retejo de Vinilkosmo vi povas senpage aŭskulti peceton de la kantoj kaj aĉeti la bitalbumeton: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/armel-amiot/1-ban%C4%9Do-esperanto.html


Abonantoj de Vinilkosmo-ABONKLUBO povas senpage aŭskulti la tutan katalogon de Vinilkosmo per elsendfluo. Vi povas aboni ĝin ĉe https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/vinilkosmo-abonklubo.html




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments