Ĉina arkeologio en nova epoko gajnas pli da atentoj

BY:May 18, 2022

En la lastaj jaroj ruinoj kiel Liangzhu, Erlitou, Sanxingdui kaj aliaj altiris atentojn de la publiko. Arkeologio populariĝas en Ĉinio. Konataj aŭ nekonataj "naciaj trezoroj" fariĝis publikaj fokusoj.


Ekde 1986 Sanxingdui -- antikva urbo kun 3 000-jara historio -- donas al homoj misterajn imagojn.


Laŭ arkeologoj, elfosado en Sanxingdui en lastaj jaroj liveris spurojn pri kred-sistemo, socia strukturo kaj interŝanĝo kun alia kulturo, kaj aperigis pli da demandoj pri la pasinteco. En la nova elfosado en Sanxingdui, oni trovis pli da maskoj, delikataj jadoj, silkaĵoj kaj aliaj raraj objektoj.


Rita bronzaĵo Zun, kiu havas rondan randon kaj kvadratan korpon, estis lastatempe eltrovita en Sanxingdui.


La Ĉina Centra Televidstacio faris du vivelsendojn pri elfosado de Sanxingdui respektive en marto kaj septembro 2021, kio vekis publikan intereson pri la arkeologia laboro. Multaj rilataj filmetoj estas disvastigitaj interrete, kaj la tekniko de virtuala realo estas uzita en la novaĵoj por klarigi la arkeologiajn eltrovojn. Plurmediaj verkoj pri Sanxingdui fariĝis tre popularaj en 2021.


Xu Danyang, 26-jara arkeologo ĉe Sanxingdui, surprize konstatis, ke li estis intervjuita de pli ol 80 mediatoj pasintjare.


"Komence, mi scivolis, kial ili volas intervjui min. Fakte, mi estas nur ordinara juna arkeologo. Sed mi poste trovis, ke homoj preferas koni arkeologiajn eltrovojn de junuloj.


"La publiko komencis koni nian labor-procezon kaj pli bone komprenas, kiel restaĵoj estas elfositaj. Eltrovoj de Sanxingdui helpas homojn proksimiĝi al arkeologio. Estas bonege, ke ni trovas manierojn por klarigi niajn atingojn al pli da homoj."


La 1-an de marto 2021, arkeologo laboris ĉe ofer-fosaĵo de Sanxingdui.

La jaro 2021 estas la 100-a datreveno de naskiĝo de moderna ĉina arkeologio. Prezidanto Xi Jinping diris, ke en la pasintaj 100 jaroj, kelkaj generacioj de arkeologoj faris serion da gravaj arkeologiaj malkovroj, kiuj montras la originon, disvolvadon kaj atingojn de la ĉina civilizacio kaj kontribuojn al la monda civilizacio. La eltrovoj ludas gravan rolon por ke homoj pli bone komprenu la longdaŭran ĉinan civilizacion.


En 2021 vizitoj al Sanxingdui-muzeo atingis 1.5 milionojn, proksimume duoble ol tiu antaŭ la komenco de la epidemio en 2019. Liu Guoxiang, direktoro de scienc-esplora sekcio de la Instituto de Arkeologio sub la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, diris: "Arkeologi-tema turismo estas nova tendenco... Disvolvi tian turismon povas instigi lokajn registarojn doni pli da atentoj al protektado de heredaĵoj, kaj ĝi ankaŭ estas maniero por revivigi heredaĵojn."


De 2016 ĝis 2019, estis 40 milionoj da ĉiujaraj vizitoj al 36 naci-nivelaj arkeologiaj ruin-parkoj, laŭ la Nacia Administracio pri Kulturaj Heredaĵoj. Ĝi planis aldoni 10-15 ruinojn al la listo de tiaj parkoj antaŭ 2025, por la publika arkeologia edukado.


La Ruino de Liangzhu-kulturo en la urbo Hangzhou de la provinco Zhejiang fariĝis monda kultura heredaĵo en 2019. Liangzhu-kulturo datiĝis de 4 300 ĝis 5 300 jaroj, kiu havis antikvan jad-kulturon kaj la plej fruan akvoutiligan projekton en Ĉinio.


Arkeologia parko de Liangzhu malfermiĝis, kiam ĝi fariĝis monda kultura heredaĵo. En 2021, la parko altiris pli ol 2 milionojn da vizitoj malgraŭ la pandemio. En la parko, vizitantoj povas sperti elfosadon sub la gvido de fakuloj.


Turistoj spertas arkeologian elfosadon en la ruino de Liangzhu-kulturo.


Redaktoro: Zhao Wenqi





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat