Ĉina ekonomio revigliĝos post mallongtempa influo de epidemio

BY:May 17, 2022


La 16an de majo fakulo diris, ke la ĉina ekonomio espereble pliboniĝos ĉi-monate malgraŭ malfortaj komercaj donitaĵoj en aprilo. La ekonomio revigliĝos pro pliiĝo de hejmaj elspezoj kaj forta subteno de fiksaj investoj en la sekvaj monatoj.


Fu Linghui, proparolanto de la Nacia Buroo de Statistiko, diris en gazetara konferenco en Pekino la 16an de majo, ke kvankam la ekonomiaj aktivecoj de Ĉinio estis severe trafitaj de la epidemio en aprilo, tiu influo estos portempa.


Li diris: "La epidemio en Jilin, Ŝanhajo kaj aliaj lokoj estis efike regita, kaj laboro kaj produktado renormaliĝas."


"Kun rimedoj de la registaro por plivastigi enlandan postulon, mildigi premojn sur entreprenoj, certigi provizojn kaj stabilajn prezojn kaj protekti la vivtenadon de homoj, la ekonomio espereble pliboniĝos en majo."


Redaktoro: Liu Zijia





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat