Usona kongreso okazigos aŭskultadon pri NIFO

BY:May 13, 2022

La Komitato pri Informkolekto de la Ĉambro de Reprezentantoj de Usono planas okazigi aŭskultadon pri ne-identigitaj flugantaj objektoj (NIFO) venontsemajne. Tio estos la unua aŭskultado de usona kongreso pri tiu temo en pli ol 50 jaroj.


Sidejo de usona kongreso


La aŭskultado fokusiĝos sur la grupo pri aer-objekta identigo kaj administra sinkronigo. La grupo estis starigita post la unuaj taksoj pri 144 ne-identigitaj aerfenomenoj observitaj de usonanoj ekde 2004.


Multaj fenomenoj estis trovitaj de armeaj pilotoj dum trejnado, kaj pli ol 80 per sensiloj. 18 kazoj havis nekutimajn trajtojn, ekzemple resti senmova en la aero en alta altitudo kun forta vento aŭ movi rapidege sen identigebla puŝo.


Tiuj fenomenoj povas esti klarigitaj per flugo de natura aŭ homfarita objektoj, kiel birdo, flugroboto, atmosfera fenomeno aŭ altnivelaj teknikoj de aliaj landoj.


Redaktoro: Zhao Wenqi





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat