Post granda tertremo, Wenchuan renaskiĝis

BY:May 12, 2022

Posttagmeze de la 12-a de majo 2008, Wenchuan-gubernio de Aba-a Tibeta kaj Ĉjang-a Aŭtonoma Subprovinco en Sichuan-provinco de Ĉinio, estis trafita de forta tertremo. En kelkaj minutoj, la tertremo kaŭzis multajn mortojn kaj detruis ĉion, kion la loka popolo pene konstruis per jardekoj da laboro.



La detruado estis tiom granda, ke eĉ peti helpon la lokanoj ne povis: ĉiuj vojoj ligantaj Wenchuan al aliaj gubernioj, samkiel ĉiuj strukturoj por telekomunikado, estis detruitaj. For de tie, 18 minutoj post la la komenco de la tertremo, la unua sukurista teamo jam estis survoje al Wenchuan. Post unu horo, la novaĵagentejo Xinhua jam estis elsendanta la instruojn de prezidanto Hu Jintao pri sukurado al la vunditoj laŭeble plej rapide kaj alpreno de ĉiuj rimedoj disponeblaj por garantii la sekurecon de homoj en la loko. Du horojn post la katastrofo, aviadilo kun la ĉefministro Wen Jiabao surteriĝis en la proksima urbo Deyang kaj ampleksa plano por traktado de krizo estis tuj efektivigita. Armea taĉmento el Chongqing estis la unua savgrupo, kiu atingis Wenchuan.


Helpo venis el ĉiuj lokoj de Ĉinio, ĉu per sendo de homfortoj por labori en sukurado kaj rekonstruado, ĉu per kolektado de donacoj al la viktimoj. Donacoj ankaŭ venis el aliaj landoj. Post la efektivigo de la plej urĝaj taskoj, pli ol 100 mil homoj el pluraj etnoj de Ĉinio kune rekonstruis la gubernion, kaj tio plifortigis la senton de la nacia unueco inter la lokanoj. Ekster Wenchun ankaŭ estis multaj iniciatoj kun la celo helpi la lokan popolon, ekzemple, arkitektura firmao Jiakun disvolvis teknikon por fari "renaskitajn brikojn" el restaĵoj de detruitaj domoj por faciligi la rekonstruadon de Wenchuan, kaj tiu tekniko estas ne nur mediamika, sed ankaŭ kontribuas por spirita kaj emocia resaniĝo de viktimoj de la katastrofo.


"Renaskita briko" disvolvita de la arkitektura firmao Jiakun


Wenchuan estis sukcese rekonstruita, kaj ĉiuj ĝiaj loĝantoj forlasis malriĉecon. Dum vizito al lokaj vilaĝoj, oni facile rimarkas, ke vivo normaliĝis kaj lokanoj kunkonstruas feliĉan estontecon, pruvante, ke ilia amo al la vivo estas pli forta ol la 8-grada magnituda tertremo, kiu ilin trafis antaŭ 14 jaroj.


Malgraŭ la okulfrapa prospero de Wenchuan post la tertremo, la lokanoj ĉiam sopiras siajn amikojn kaj parencojn, kiuj perdis la vivon en tiu tragedio. Ili ankaŭ ne forgesas la solidarecon ricevitan el tuta Ĉinio kaj multaj landoj. Kaj ili volas, ke la ontaj generacioj ne forgesu la viktimojn de tiu tragedio, nek tiujn, kiuj helpis la gubernion en tiu terura momento, kaj sciu pri la laboro de rekonstruado post la tragedio.


Kun tiu celo estis fondita muzeo pri Wenchuan-tertremo. Tie kelkaj restaĵoj de la tertremo estas eksponataj, kaj per pentraĵoj kaj skulptaĵoj oni rekreas la scenojn pri savado kaj rekonstruado. Kompreneble tie ankaŭ abundas informoj pri tertremoj mem, kun bildoj, modeloj kaj eĉ simuliloj, kiuj ebligas al homoj sperti la senton esti en loko, kie okazas tertremo. Aparte atentokapta parto de la ekspozicio estas la areo, kie infanoj per ludoj lernas bazajn konceptojn pri tertermoj. Tie ankaŭ estas eksponataj insignoj kaj vestaĵoj de homoj, kiuj laboris en la sukurado, inter ili estis militistoj, fajrobrigadistoj kaj policistoj, kaj ankaŭ de alispecaj kunlaborantoj, kiel registaraj oficiroj, volontuloj kaj raportistoj.


Per ludo, infanoj lernas en la muzeo pri tertremo.


La arkitekturo de la muzeo estas speciala: la unuaj haloj, kie oni rakontas la historion de la tertremo, estas malhelaj kaj oni sentas sin kvazaŭ en kaverno meze de la restaĵoj postlasitaj de la tertremo. La sekvaj ĉambroj estas pli helaj kaj rakontas pri la rekonstruado post la tertremo, kaj sekve venas la parto riĉa je utilaj informoj pri tertremoj. La elirejo de la muzeo estas vojo improvizita, simila al portempaj vojoj uzataj de laboristoj dum konstruado, kaj ĉirkaŭ la vojo estas portempaj strukturoj de civila konstruado, kiuj simbolas la rekonstruadon post la tertremo. Tiu elirejo estas tiom bone farita, ke vizitanto facile supozas, ke la muzeo ankoraŭ ne estis finkonstruita.


Malantaŭ la muzeo troviĝas vilaĝo, kiu estis tute rekonstruita laŭ la tradicia etna arkitekturo de la vilaĝanoj. La muzeo troviĝas ĉe la pinto de monto, el kie oni povas rigardi la ruinojn de la mezlernejo Xuankou en la valo. La lernejo estas konservata en ruinoj por ke oni ne forgesu la viktimojn de la tertremo, sed la urbeto ĉirkaŭ ĝi estis tute rekonstruita, sen postlasi spurojn de la tragedio okazinta antaŭ 14 jaroj.


Komerca strato de la urbeto Yingxiu


Ne for de tie, turismo viglas en la rekonstruita urbeto Yingxiu, kie turistoj povas aĉeti lokajn produktojn kaj promeni inter belaj domoj rekonstruitaj laŭ la tradicioj kaj trajtoj de diversaj lokaj etnoj. La ornamaĵoj sur pordoj, muroj kaj stratoj estas ĉefe tradiciaj simboloj de paco kaj bonaŭguro, kelkaj celas amuzigi homojn aŭ simple beligi la lokon.


S-ro Zhang, posedanto de tetrinkejo en la urbeto, ŝatas klarigi al vizitantoj la bonan kvaliton de la loka teo, kaj fiere klarigas, ke la urbeto troviĝas ĉe la plej taŭga latitudo por tekulturo. El la balkono de lia tetrinkejo, konstruita en alta loko, oni povas rigardi la tegmentojn de multaj domoj, pluraj el ili kun terasoj, kie oni sekigas tefoliojn. Rigandante suben, oni vidas karpojn naĝantajn en lageto de bela ĝardeno. Ĝuante tason da teo en tiu trankvila etoso, oni malfacilas kredi, ke antaŭ 14 jaroj tie estis maro da ruinoj.


Vivo sekvas. Pli forta kaj vigla ol antaŭe.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat