Amikeco inter Ĉinio kaj Usono en protektado de granda pando

BY:May 12, 2022

La granda pando Meixiang (dekstre) ĝuas fruktokukon en la usona Nacia Bestoĝardeno Smithsonian en Vaŝingtono. (Foto de Liu Jie, ĵurnalisto de Xinhua-a Novaĵagentejo)


Lastatempe, la usona Nacia Bestoĝardeno Smithsonian celebris la 50 jariĝon de la alveno de granda pando al Usono.


Qin Gang, ĉina ambasadoro en Usono, diris en la celebro, ke dum la lastaj 50 jaroj rezulte de kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono, laǔdinda progreso estis farita en la kampo de grandpanda protektado. La nombro de grandaj pandoj kreskis de kelkcentoj antaǔ 50 jaroj ĝis pli ol 1 800, kaj la granda pando ne plu restas en la listo de endanĝerigitaj specioj. Tio estas bona ekzemplo pri protektado de biodiverseco. Li ankaǔ konstatis, ke Ĉinio kaj Usono povas en multaj kampoj kontribui al la mondo per kunlaboro.


Estro de la bestoĝardeno Brandie Smith diris, ke dum la lastaj jaroj, la du landoj sukcese savis la iam endanĝerigitan specion per komunikado kaj kunlaboro. Granda pando jam fariĝis pruvo de la du landoj en kunlaboro kaj estas ponto de amikeco inter la du flankoj. La bestoĝardeno esperas fari pluan fruktodonan kunlaboron kun la ĉina flanko por kontribui al protektado de la granda pando.  


La 16-an de aprilo, turistoj fotis grandajn pandojn en la usona Nacia Bestoĝardeno Smithsonian en Vaŝingtono. (Foto de Liu Jie, ĵurnalisto de Xinhua-a Novaĵagentejo)


Redaktoro: Gao Shuyuan





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat