Detruita de tertremo, mezlernejo Xuankou daŭre edukas homojn

BY:May 12, 2022

La granda tertremo en la 12-a de majo 2008 en Wenchuan-gubernio de Aba-a Zang-a kaj Ĉjang-a Aŭtonoma Subprovinco, Sichuan-provinco de Ĉinio detruis ne nur loĝejojn kaj aliajn konstruaĵojn, sed ankaŭ vivojn kaj familiojn.


Infanoj omaĝas viktimojn de la tertremo.


Konstruita por edukado de junuloj, la mezlernejo Xuankou, nun en ruinoj, plenumas novan rolon: omaĝi la viktimojn de la tertremo kaj konsciigi homojn pri la valoro de la vivo. En la 12-a de februaro 2018, ĉina prezidanto Xi Jinping vizitis la lernejon kaj tie prezentis florojn honore al la viktimoj de la tertremo.


La mezlernejo Xuankou fariĝis simbolo de tiu katastrofo pro du kialoj. La unua estas tio, ke ĝi estas la plej bone konservita postrestaĵo de la tertremo, kaj la dua estas la fakto, ke ĝi estas aparte forta simbolo de la sufero alportita de la sismo: tie mortis 45 lernantoj, ok instruistoj, kaj du funkciuloj de la lernejo, krom du familianoj de instruisto. Inter la lernantoj kiuj postvivis la tragedion, 23 estis grave vunditaj, 21 perdis patron aŭ patrinon, kaj 12 perdis ambaŭ.


Wenchuan-a Tempo, skulptaĵo memore al la tragedio


Vizito al la ruinoj de la lernejo estas senpaga, kaj ĉe la enirejo ĉiu vizitanto ricevas floron, uzotan por omaĝi la viktimojn de la tertremo ĉe aparta memorigejo starigita flanke de la enirejo. Malantaŭ la memorigejo troviĝas la ĉefa konstruaĵo de la lernejo. Sur la ŝtuparo estas granda skulptaĵo sur blanka marmoro kaj verda granito, en la formo de rompita horloĝo, inaŭgurita okaze de la unua datreveno de la katastrofo en 2009. La skulptaĵo estas pligrandigita versio de horloĝo trovita ene de la ruinoj de unu el la klasĉambroj, kiu markas la horon de la tertremo, 14:28. Ĝiaj fendoj memorigas nin pri la momento, kiam ĉio disfalis kaj multaj vivoj alvenis al la fino. La skulptaĵo ankaŭ entenas sonorilon, kiu sonoras por kuraĝigi la postvivantojn superi la malfeliĉon de la pasinteco kaj antaŭenigi siajn vivojn.


En multaj klasĉambroj, rompitaj mebloj daŭre restas en la sama pozicio ekde la tragedio. Kiam la konstruaĵoj komencis skui, mebloj, libroj kaj kajeroj, ĉio ene de la ĉambroj ekmoviĝis akompanante la skuon, kaj ne eblis por iu stari. Kiam konstruaĵoj komencis disfali, nubo da polvo disiĝis tra la tuta loko. En pluraj konstruaĵoj, subaj etaĝoj rompiĝis kaj la supraj konserviĝis sur iliaj ruinoj.


Restaĵoj de unu el la konstruaĵoj de la lernejo


Statistikoj pri la tragedio kaŭzita de la tertremo ja impresas nin, sed ciferoj ne havas vizaĝon, nek havas sentojn kaj historion. Por omaĝi la viktimojn, ni devas scii kiajn homojn ili estis, kaj por valorigi niajn proprajn vivojn, ni devas konscii pri la vakuoj postlasitaj de ilia subita foresto. Tiusence indas rakonti pri kelkaj viktimoj de la katastrofo.


Inter ili estas du gravedaj fratinoj, unu el ili instruisto loĝanta en la lernejo. Tiutage ŝi ricevis viziton de siaj gepatroj kaj sia fratino. Matene ili kuiris, kaj tagmeze la familio havis gajan tagmanĝon kune. Neniu suspektis, ke tiu estis ilia lasta manĝo. La du filinoj iris al dormoĉambro por dormeti kaj la patrino komencis purigi la kuirejon. Tiam venis la tertremo, la patrino rapide eliris la konstruaĵon, sed scianta, ke ŝiaj filinoj estis dormantaj, decidis reveni por helpi ilin forkuri. Kiam la loĝejo disfalis, tri generacioj de la familio perdis la vivon samtempe. Nur la patro saviĝis, ĉar la edzino petis lin forporti sitelon kun malpura akvo kaj pro tio li distanciĝis de la konstruaĵo.


Restaĵoj de la loĝejo, kie patrino kaj du gravedaj filinoj forpasis


Ĉiu tragedio havas siajn heroojn, kaj la granda heroo de mezlernejo Xuankou sendube estis la 31-jara instruisto Fang Jie. Kiam la tertremo komenciĝis, li estis en sesetaĝa konstruaĵo instruanta klason kun 42 lernantoj. Lernantoj ekpanikis pro la neeblo stariĝi kaj la forta skuo, kaj Fang rimarkis la ekaperon de fendoj sur la muroj. Li rapide iris al la klasĉambra pordo, uzis sian propran korpon por eviti la disfalon de la pordokadro, kaj ordonis siajn lernantojn iri al la korto laŭeble plej rapide, postlasante ĉiujn siajn posedaĵojn kaj neniam rigardi malantaŭen. Li havis ŝancon saviĝi post la eliro de la unuaj 41 lernantoj, sed elektis resti kaj helpi la lastan lernanton. Betona kolono falis sur lia brusto, kaj li mortis apud sia lasta lernanto. El la ses etaĝoj de la konstruaĵo, nur la du supraj postvivis la tertremon. Sukuristoj trovis la korpon de Fang en pozicio tenanta la pordoframon, kun la lasta lernanto apud li. La lernantoj savitaj de Fang omaĝas lin ĉiujare dum Qingming-festo kaj en la 12-a de majo.


Tiuj du rakontoj instruas nin pri la valoro de la vivo kaj montras, ke la realo povas tute ŝanĝiĝi pro mallonga kaj neatendita okazo. Fondita en septembro 2006, la mezlernejo Xuankou funkciis por malpli ol du jaroj antaŭ ol fariĝi ruinoj, sed kiel memorigejo ĝi daŭre plenumas edukan rolon.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat