Ĉinaj lernantoj devos lerni kiel kuiri rizon, planti legomojn, bredi hejmbestojn kaj ripari hejmajn aparatojn...

BY:May 12, 2022



Lastatempe la Ĉina Ministerio de Edukado publikigis novan kursar-normon por labor-kurso en deviga edukado. Laŭ la normo, labor-kurso estos sendependa kaj lernantoj partoprenos labor-kursojn almenaŭ unu fojon semajne ekde la nova semestro en septembro.


La normo postulas, ke lernantoj en la kvina kaj sesa gradoj en elementlernejo havu la kapablojn kuiri du-tri ĉiutagajn pladojn, ekzemple kirlita ovo kun tomato kaj frititaj ovoj.


La celo estas estigi bazan sencon kaj ĝustan koncepton pri laboro; starigi necesajn laborkapablojn; havi bonajn laborkutimojn; kaj kulturi metion kaj laboremon.


Ĉiutagaj taskoj inkludas purigadon, ordigadon, kuiradon, uzadon kaj prizorgadon de hejmaj aparatoj.


Produkt-laboro ampleksas agrikulturan laboron, faradon de tradicia metio, industrian laboron kaj sperton kaj aplikon de novaj teknologioj.


Servolaboro konsistas el moderna servolaboro, publike utila laboro kaj volontula laboro.


La normo mencias ankaŭ labor-semajnon, kiu rilatas al eksterlerneja, kontinua kaj intensa labortempo, kiu okazas en ĉiu lernojaro.


Redaktoro: Liu Zijia





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat