Komenciĝis jara migrado de tibetaj antilopoj

BY:May 10, 2022

La 5-an de majo, la unuaj 137 akuŝontaj tibetaj antilopoj jam trapasis la porbestan pasejon sub la Qinghai-Xizang-a Fervojo kaj Qinghai-Xizang-a Aŭtovojo por atingi la akuŝejon -- Zonag Co de Hoh Xil. Tio signifas komenciĝon de la jara migrado de tibetaj antilopoj.



Inaj tibetaj antilopoj post kunesto kun la viraj en novembro kaj decembro, migras al Hoh Xil por akuŝi en la sekvajara majo. En julio kaj aŭgusto, fininte la akuŝon, ili revenas al la areo, kie vivas la viraj antilopoj.



En lastaj jaroj danke al daŭra protektado, la nombro de tibetaj antilopoj en Hoh Xil jam atingis 70 mil el 20 mil en la 1980-aj jaroj.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat