Pentraĵoj en publikaj lokoj de nia urbo

BY:May 10, 2022

En majo sur la herbejo de la pitoreska areo de Donghu en Wuhan grandega tridimensia pentraĵo vivplenas kaj okulfrapas. Ĝi estas la verko de la pentrista teamo "Chao Ji Hua Ka" (supera pentristo).


La juna teamo kreis preskaǔ mil apartajn pentraĵojn en publikaj lokoj en Wuhan, kiuj estis fotitaj kaj filmitaj de retumantoj en sociaj retejoj, kun milionoj da vizitoj.


Tridimensia pentraĵo sur herbejo


"Surherbeja pentraĵo, murpentraĵo kaj aliaj similaj pentraĵoj en publikaj lokoj estas ne nur artaĵoj, sed ankaŭ prezento de kulturo kaj spirito de la urbo," diris Zhang Hao, estro de la teamo. En 2016 li, diplomiĝinta el Hubei-a Belarta Instituto, vidis publikan murpentraĵon kaj estis altirita de la arta prezento. Li decidis starigi teamon kaj prezenti Wuhan per publikaj pentraĵoj.


Komence la teamon trafis malfaciloj. Unuflanke, ne multaj homoj akceptas tian pentrarton, kaj aliaj zorgas, ĉu la pentrado malbonigas la muron; aliflanke, la verkoj devas adaptiĝi al la gusto de spektantoj.


60-metr-alta murpentraĵo pri nigraj sennaĝilaj focenoj


En 2019 la teamo kaptis la ŝancon en novigo de malnovaj loĝdomoj. La artistoj konsultis lokanojn kaj finfine surmurigis la "naĝantajn nigrajn sennaĝilajn focenojn" kun la totala areo de 200 kvadrataj metroj.


Multiĝas iliaj verkoj kaj boniĝas la pentrarto. La teamo famiĝas. Multaj firmaoj petas komercajn kunlaborojn, ankaǔ administraj organizoj de iuj distriktoj volas provizi al la teamo lokon por pentrado.


Zhang Hao pentras.


Nun la teamo jam havas kompletan entrepren-sistemon. Antaǔ nelonge ĝi akceptis programon de murpentraĵo kun la plej granda areo: prezenti la verdan vojon de Donghu sur 400-metra muro. Zhang diris: "Ni daǔre pentros kun la celo aldoni enhavon por la kulturaj vidindaĵoj de nia urbo."


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat