76.8 metroj! La plej alta arbo en ĉeftero de Ĉinio

BY:May 9, 2022


En aprilo laǔ peto de Medog-a Buroo pri Forstumo kaj Herboj, la Pekina Universitato kune kun la naturkonservaj centroj Xizijiang kaj Shanshui kaj la pekina teknik-kompanio Lidar360 starigis teamon kaj faris enketon en Medog, Xizang de Ĉinio.



La teamo faris vastan topografiadon per flugrobotoj portantaj laserajn radarojn, kaj trovis 11 gigantajn arbojn kun la alteco de pli ol 70 metroj. Sekve, la teamo mem eniĝis en la arbaron kaj faris precizan mezuradon per ensaka radaro al la 11 arboj. Post 10-taga kontrolado kaj datum-kolektado, la 76.8-metr-alta valiĥ-pino estis konfirmita kiel la plej alta arbo en la ĉeftero de Ĉinio.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat